Diskuto:Jean Rochefort

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar la teksto nun nur konsistas el 2 frazoj kaj listo kaj fakte nur estas "ĝermeto" - bonus almenaŭ 4 aŭ 5 frazoj; kaj ĝi enhavas tro amase ruĝajn ligilojn, krom la lastaj 9 linioj: aŭ necesus amplekse verki novajn artikolojn aŭ forpreni internajn ligilojn kiuj gvidas nenien! Tio, kvankam mi ĵus sukcesis bluigi kvar filmotitolojn per enhavo de artikola ĝermo - Rencontre à Paris, Le Capitaine Fracasse, La Porteuse de pain kaj Symphonie pour un massacre kaj mi povas konfirmi ke tio funkciis kompare rapide (mi bezonis pli-malpli 15 minutojn en la novaj tekstoj kaj en vikidatumoj por ĉiu el la novaj ĝermoj). Sed tamen... ankoraŭ bluigi pliaj 40 ruĝajn ligilojn kostus almenaŭ pliaj 10 horojn (ĉar ne garantieblas ke ĉiam tiom rapide funkcios) - plia nova teksto, Le Château de ma mère (filmo), kiu jam menciiĝis en ses vikipediaj paĝoj, kostis jam pli ol 30 minutojn. Laŭ mia ĵusa kalkuleto estas iom pli ol 100 ruĝaj ligiloj, nur kalkulante unufoje la mankajn tekstojn pri la reĝisoroj Philippe de Broca kaj Patrice Leconte. ThomasPusch (diskuto) 08:24, 5 sep. 2023 (UTC)[Respondi]