Diskuto:JoMo
LECLERCQ : Mi ne certis, kiel literumi la familionomon de JoMo. Mi vidis la literumojn LECLERQ, LECLERCQ, LECLERC kaj LECLECQ (en VinilKosmo Kompil' 2!). Dum mia esplorado mi demandis pri ĝin en la diskutlisto "elna-membroj", kaj Joel Brozovsky, Oficeja Direktoro de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, respondis Nu, mi havas la kontrakton por lia partopreno en la ELNA-kongreso en Bostono. Supozeble, li mem skribis sian nomon tie, kaj ĝi estas "LECLERCQ Jean-Marc".
La Bambo! : Laŭ la kompaktdisko, la titolo estas "La Bambo!", ne "La Bamba!".
Ĉu iu konas la naskiĝjaron de JoMo? Marcos 12:50, 15. Apr 2006 (UTC)
Danke[redakti fonton]
Saluton! Mi estas sovetia estperantisto. Mi ekaŭdis kantoj "Maxnovŝino" kaj "Al la barikadoj". Tio estas bonego ! Grandan dankon al JoMo!!! —La komenton aldonis, sen subskribo, 62.133.167.154 (diskuto • kontribuoj)
Naskiĝloko[redakti fonton]
Saluton. Ĉu iu hazarde scias lian naskiĝlokon? Mi trovis malsamajn informojn en diversaj vikipedioj.
- Lillo en la okcitana artikolo kaj hispana artikolo
- Liono en la ukraina artikolo
- Tuluzo en la angla artikolo kaj itala artikolo
Do, kiu el la urboj ĝustas? Kaj kiu ekstera fonto eble mencias tion? --Tlustulimu (diskuto) 09:49, 3 Sep. 2015 (UTC)
- Mi skribis al Jomo, kiu en privata retmesaĝo al mi informis, ke li naskiĝis en Lille; tion li mem enmetis kaj mi remetis la ligon al la paĝo de Lille. :-) --Lu (diskuto) 08:49, 4 Sep. 2015 (UTC)
"Aktivaj jaroj": ĉu nur de 1995[redakti fonton]
Laŭ mia memoro, JoMo kantis jam en la IJK en Kerkrade en 1989. La informo, ke liaj aktivaj jaroj komenciĝis en 1995, do estas verŝajne malĝusta. Ulrich Matthias (diskuto) 20:57, 27 nov. 2022 (UTC)