Diskuto:Johnny Depp

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Resumo komence de la artikolo[redakti fonton]

Laŭ mi, tiu prezento (Johnny Depp estas usona viraktoro) pli taŭgas. Ĝi estas sobra. Ni ne bezonas resumi la artikolon po kelkaj linioj kiel faris Marcos, ĉar tia prezento estus la sama por ĉiuj aktoraj artikoloj. Se la leganto volas nur legeti sen preni sur si la tutan artikolon, ŝli rigardu la filmografion. Cetere, same estas ĉe la angla artikolo. Internaciulo 07:17, 3. Apr 2006 (UTC)

Vere, tre taŭgas, en unu linio, oni povas vidi ke ŝli (aŭ ri?) ne estas kastrita, kaj ke redaktanto estas stultulo! Roberto 11:02, 3. Apr 2006 (UTC)
Dankon! Internaciulo 11:40, 3. Apr 2006 (UTC)
Pardonu min! Vere la virredaktanto estas virstultulo! Roberto 16:05, 3. Apr 2006 (UTC)
Internaciulo, estas kutimo en la Vikipedio resumi longajn artikolojn en la komenca(j) paragrafo(j). Tiel oni povas facile trovi la plej gravajn informerojn. Kompreneble, mi invitas vin plibonigi mian resumon, se vi konsideras ĝin ne tute taŭga. Sed tutan forigon de ĝi mi ne povas alcepti. Mi tial nun reenmetas mian resumon. Ĝis nun ĉiuj ADLS-oj havis tiajn resumojn (kaj la resumo aperis sur la ĉefpaĝo). Do ankaŭ ĉi tie estu tiel! Marcos 16:39, 3. Apr 2006 (UTC)

Viraktoro aŭ aktoro[redakti fonton]

Legante "Depp estas la koramiko de la franca kantisto kaj aktoro" mi ekpensis, ke Depp estas gejo. Nur ĉe la fino de la frazo klariĝis, ke li estas la koramiko de virino. La vorto "viraktoro" en la unua frazo estas stranga kaj kontraŭa al la lingvaj kutimoj de grandega plimulto da Esperanto-parolantoj.

Ĉu vi sekvis la akran diskutadon kiu okazis pri aktoroj kaj aktorinoj? Laŭ PMEG Aktoro estas seks-neutra vorto, kiel ĉiaj profesiaj vortoj. Kaj kiel plejmulte el la artikoloj pri inaj aktoroj komencas tiel "Zhang Ziyi estas aktorino" kun seks-emfazo, logike normalas ke la artikoloj pri viraj aktoroj komencu tiel "Johnny Depp estas viraktoro"!Internaciulo 08:38, 4. Apr 2006 (UTC)
Bedaŭrinde, mi preteratentis la diskuton. Miaopinie la aplikata de vi lingvouzo estas atenco kontraŭ tiu de Zamenhof kaj aliaj klasikuloj. Mi tute ne perceptas la vorton "aktoro" kiel sekse neŭtran. La tutan aferon pri "seksismo de Esperanto" altrudis al ni anglalingvanoj, kies lingvo apenaŭ sekse distingas substantivojn, kiuj nomas personojn. Ĉiu lingvo havas sian logikon, kaj Esperanto estas tia, kia ĝin kreis Zamenhof. Sufiĉas tralegi liajn verkojn (precipe tradukojn) por konvinkiĝi, ke laŭ li vortoj tipe de "aktoro" aŭ "kantisto" fakte signifas "viraktoro" kaj "virkantisto". Dum sia historio Esperanto estis hantata de multaj reformistaj ondoj, kaj tiu ĉi estas unu el ili. Mi estimas Bertilon pro lia granda kaj valora verko, sed opinias kelkajn liajn ideojn diskutindaj. En la lernolibro, kiun mi nun verkas, mi instruas klasikan Esperanton, t.e. "aktoro" signifas "viraktoro", "kantisto" signifas "virkantisto" ktp.

Vere, profesiaj vortoj ne eblas esti seksneŭtraj ĉar rilatas al homoj, eĉ se Dio mem dirus la malon, homoj estas aŭ viroj aŭ virinoj. Ĉu viroj kaj virinoj devas lasi sian seksecon en sia hejmoj antaŭ iri al laborejo? Homoj havas rajton al sekso!Roberto 22:16, 4. Apr 2006 (UTC)

  • NI DEVAS SEKVI REGULON. IA AJN SED IUN. Kiam ni elektas regulon, ni sekvas ĝin! Kiam mi vikipediiĝis, mi konsideris "aktoro" kiel vira vorto kaj ĝi ne plaĉis al pluraj vikipediistoj. Laŭ PMEG, ĝi estas neŭtra. Bone, do, ĝin ni sekvu! Aktoro estas neŭtra. Viraktoro estas vira. Aktorino estas ina.
  • Jorge Camacho arbitre kaj precipe sen antaŭdiskuto malaperigis la informon pri la sekso de Johnny Depp komence de la artikolo. Kial? Kial ni malaperigus informon? Estas regulo komence resumi longajn artikolojn? Bone! Do ni prezentu resume la ulon, kaj la unua kaj plej grava informo estas la sekso, ĉu ne?
  • Ni decidis komence de artikolo doni informon pri la familia nomo MAJUSKLE. Ankaŭ utilus precizigi la sekson. Por mi franculo, evidentas ke Johnny estas vira nomo. Sed pri ĉina aŭ japana nomo, estas pli tikla. Pro tio mi proponas precizigi la sekson komence de biografiaj artikoloj.
  • Tiun precizon oni jam sen pridiskuto uzas por virinoj en preskaŭ ĉiuj aktorinaj artikoloj. Estus seksismo emfazi la inan sekson kaj ne la viran.

Internaciulo 07:16, 6. Apr 2006 (UTC)


Mi demandis iam Bertilon pri la afero, bedaŭrinde mi ne trovas tie ĉi lian respondon, sed la esenco sonis: aktoro kvankam estas neŭtra vorto, sed same estas vireska (vireca) vorto (mi ne rememoras la ĝustan esprimon). Aktoroj klare aludas al ambaŭ seksoj. Vespere mi serĉas en alia komputilo la leteron. Do, la afero ne estas nigra-blanka. Narvalo 10:26, 6. Apr 2006 (UTC)

Uzante nomojn de profesioj, oni devas distingi inter iliaj ĝenerala kaj konkreta sencoj. En la ĝenerala senco vortoj tipe de "aktoro" kaj "kantisto" efektive estas sekse neŭtraj (same kiel la vorto "persono"), ekz. "esti aktoro signifas bone amuziĝi", "tiu ĉi rolo estas revo de ĉiu aktoro". Sed kiam tiuj vortoj estas uzataj rilate al konkretaj personoj, ili fariĝas viraj aŭ inaj. Tiel estas en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj. La vortoj "la franca kantisto kaj aktoro Vanessa Paradis" frapas per siaj bizareco kaj absurdeco.

Vidu ankaŭ: Jane Fonda. Tie en decembro 2003 Vikipediisto:Unukorno skribas pri ŝi, ke ŝi estas aktorino. Ĉu li tiam eraris aŭ iu nur poste altrudis tiun senseksecon al ni, kiam temas pri konkretaj seksoj de viroj aŭ virinoj? Petro 6. Apr 2006 15:39 (UTC)


Estas klare, ke "aktoro" estas en la normala lingvouzo, de chiam, sekse neutra vorto, simile kiel plej multaj aliaj profesivortoj. Tiel estis jam che Zamenhof.

Sed notindas, ke la sekse neutrajn vortojn oni povas plu dividi en du subklasojn: la klare neutrajn vortojn kaj la viremajn. La viremaj vortoj estas klare sekse neutraj en multe-nombro, kaj tial oni apenau iam aldonas GE-, sed ili tendencas al vireco en unu-nombro. Tia viremeco montrighas en tio, ke oni rutine emas aldoni IN, se oni scias, ke temas pri virino. Tial neuzo de IN en parolado pri konkreta persono, kies sekson oni supozeble scias, praktike indikas virecon (alie oni estus aldoninta IN). Tia estas la tradicia kaj normala uzado, kiu nur lastatempe komencis iom shanghighi. Sed se temas pri parolado ghenerala, ekz. pri persono nekonkreta, kies sekson oni ne scias, au ech ne povas scii, tiam oni uzas la vorton "aktoro" plene sekse neutre. Tio montras, ke "aktoro" tute ne estas kiel "onklo" au "sinjoro". "Aktoro" neniel apartenas al la plene vira klaso de vortoj.

Plu notindas, ke la gradoj de viremeco che tiaj vortoj tre varias. "Aktoro" vershajne apartenas al la plej viremaj el tiuj vortoj. Tio ne estas miriga, char viraj aktoroj kaj aktorinoj ne estas libere intershanheblaj. Viraj aktoroj ludas virajn rolojn, kaj aktorinoj ludas inajn rolojn. Temas do kvazau pri du apartaj profesioj. Tial ne estas mirige, ke oni praktike traktas la vorton "aktoro" kiel pli-malpli viran (en konkretaj okazoj), uzante chiam "aktorino", se temas pri virino. Kaj tial ankau ne estas mirige, se la formo "geaktoroj" aperas de tempo al tempo, kiam estas dezirinde klare indiki la cheeston de ambau seksoj. Plej ofte tamen la normala formo "aktoroj" sufichas ankau kiam aktorinoj estas inkluzivataj.

Se vi volas, vi rajtas citi tiun chi mesaghon en la Vikipediaj diskutoj. kiel skribis Bertilo por mi

Jes, la teksto de Bertilo estas tre lumiga. La grava afero en ĉi tiu kazo estas: Laŭ la tradicia uzo ni uzu "aktoro" kaj ne "viraktoro" en ĉi tiu kazo: "aktoro" ekhavas viran signifon kiam oni parolas pri difinita uunopulo. Tial ne necesas aldoni vir-.
Laŭ la nova uzo de seksneŭtremuloj, "aktoro" ja estas sekse neŭtra, do por emfazi virecon, ni devus iel mencii ĝin. Tamen, tiuj seksneŭtremuloj, kiuj defendas la novan uzon, kutime ne ŝatas tro emfazi la sekson de homoj. Ili ĉi tie argumentus: "Jam la sekvanta vorto estas "li", do leganto jam scios ke temas pri viro. Ni do ne bezonas aldone emfazi ĝin." Aldone, oni verŝajne preferu la adjektivon "vira" al la prefikso "vir-" kiam oni parolas pri homoj.
Mi do konkludas: Nek defendantoj de la tradicia uzo, nek la seksneŭtremaj defendantoj de la nova uzo uzus "viraktoro". Ili ĉefe malkonsentus pri kion fari ĉe aktorinaj artikoloj. (La tradiciemuloj uzus "aktorino" dum la seksneŭtremuloj uzus "aktoro".) Mi do ne komprenas, kial iuj serioze volas uzi "viraktoro" ĉi tie.
Aldone, laŭ kutima lingvouzo, oni ne uzas "viraktoro" (nek la tradiciemuloj nek la ŝanĝemuloj). Guglo-serĉo: "aktoro kaj estas -vikipedio":11300, "aktorino kaj estas -vikipedio":582, "viraktoro kaj estas -vikipedio":0. La Vikipedio ne estas loko por lingvoreformoj, do ni uzu "aktoro", kaj ne "viraktoro". Marcos 16:29, 6. Apr 2006 (UTC)
La originala problemo estis, ke Internaciulo volis uzi la kategorion aktoroj nur por la viraj aktoroj. Narvalo 16:37, 6. Apr 2006 (UTC)

Aktoro aŭ aktorino[redakti fonton]

Karaj vikipediistoj! Se "la Vikipedio ne estas loko por lingvoreformoj", pri viro skribu "aktoro", kaj pri virino, "aktorino". Kvankam sur tiu ĉi paĝo estas skribitaj multaj vortoj, neniu atentis, ke la ĉefa problemo ne estas, ĉu diri "aktoro" aŭ "viraktoro" pri viro, sed "aktoro" aŭ "aktorino" pri virino. La uzo de "aktoro", parolante pri konkreta virino, signifus reformon. Supre mi skribis pri Esperanto-klasikuloj. Jen du ekzemploj de ilia lingvouzo: Zamenhof en "Marta": "vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj"; Kabe en "La faraono": "Mi estas pastrino kaj via servantino".

Fine prudenta parolo. Petro 7. Apr 2006 05:20 (UTC)


Fakte, mi fajfas ĉu ni uzu aktoron ĉu viraktoron ĉu viran aktoron por emfazi la virecon de Johnny Depp. Sed nepras esti du malsamajn dirmanierojn por viraktoroj kaj aktorinoj. Ĉiuj konsentas ke la sekson aparte gravas en filmoj. DEVAS ESTI REGULON! Estas tro da nebezonata parolado pri tiu subjekto. Nepras definitive konkludi tiun aferon. Estas tamen simpla :

1. Aktoro estas neŭtra vorto. Ni do uzu vira aktoro aŭ viraktoro por emfazi la viran sekson, kaj aktorino por emfazi la inan.

2. Aktoro estas vira vorto. Ni do uzu aktoro por emfazi la viran sekson, kaj aktorino por emfazi la inan. Tiukaze ankaŭ ni kreu du kategoriojn. Unu por la aktoroj (viraj) kaj alia por la aktorinoj.

Se oni ne povas konsenti unu la alian, kiu estas tre bedaŭra sed verŝajna, pri tio oni ne ŝanĝu arbitre la verkitaj artikoloj de aliaj! Internaciulo 07:39, 7. Apr 2006 (UTC)


la regulo estas klara: vikipedio devas respekti ĝeneralan lingvouzon' tiel:

  • aktoro estas neŭtra, se oni ne parolas pri konkretaj aktoroj
  • aktoro estas virema, se oni parolas pri konkretaj viraj aktoroj
  • aktorino estas klare virina aktoro (!)
  • aktoroj estas uzata ĝenerale por viraj kaj virinaj aktoroj (geaktoroj ne estas uzata tiucele)
  • aktorinoj estas uzata esprimo por virinaj aktoroj
  • viraj aktoroj estas uzata esprimo por viraj aktoroj
  • geaktoroj estas apenaŭ uzata esprimo en Esperantujo Narvalo 09:35, 7. Apr 2006 (UTC)


Tiukaze, mi ne komprenas kial ni nuligu la krominformon Vira antaŭ la t.n. virema nomo Aktoro ĉefe de artikolo. Ne prenas tro da loko, kaj nenia konfuzo eblas! Internaciulo 10:25, 7. Apr 2006 (UTC)
Ĉar ĝi estas superflua.
Temas pri vorto kiu estas ĉu neŭtra ĉu vira depende de sia konkreteco. Pardonu, sed aldono de informo pri ambaŭsenca vorto ne estas superflua! Krominformon mi mem uzas en mia gepatra lingvo kiam temas pri ambigua vorto. Kaj cetere, resumo ĉefe de tiu-ĉi artikolo JAM ESTAS laŭ mi superflua.Internaciulo 06:29, 8. Apr 2006 (UTC)
En ĉi tiu kunteksto, "aktoro" ne estas plursenca. Ĝi povas havi alian sencon en aliaj kuntekstoj, sed ĉi tie klare temas pri konkreta uzo, do ĝi ekhavas viran signifon. Aldone, tiuj ,kiuj ne bone konas tiuj detaletojn de nia gramatiko, tuj vidas ke temas pri viro unu vorton poste ("Li"). Marcos 15:33, 8. Apr 2006 (UTC)

Kara Internaciulo, sekvu la ekzemplojn de Zamenhof kaj Kabe, kiujn mi citis supre, kaj korektu "la franca kantisto kaj aktoro" al "la franca kantistino kaj aktorino".

Kaj Marcos, kial do vi tajpis Jam delonge Depp estas la koramiko de la franca kantisto kaj aktoro Vanessa Paradis, kun kiu li havas du infanojn? Ĉu ne temas pri konkreta ekzemplo? Tamen mi povas certigi ke Vanessa Paradis estas kantistINo kaj aktorINo. Vi mem ne estas logika! Ne mirinda, ĉar la ĉi-supra pseŭdo-regulo estas tipa kvereligo! Seksisma sensencaĵo! Internaciulo 13:56, 9. Apr 2006 (UTC)
Pardonu pro tiu misaĵo mia. Mi pli informiĝis pri la seksa signifo de radikoj post kiam mi skribis tion. Mi nun ŝanĝis ĝin al "aktorino" kaj "kantistino". Marcos 19:14, 10. Apr 2006 (UTC)

Tro malluma foto[redakti fonton]

la unua foto de la artikolo estas tro malluma - mi ne vidas la vizaĝon de Johnny Depp. Dominik 11:23, 13. Apr 2007 (UTC)