Diskuto:Jolly Roger

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la tekstoj nun estis du ruĝaj internaj ligiloj, do du postulendaj vikipediaj artikoloj, pri la vortoj "origino" kaj "fuŝaĵo". Pri "fuŝaĵo" ekzistas artikoletoj en kvin aliaj vikipediaj lingvobranĉoj (Q15138518), do mi kreis korespondan artikolon ankaŭ en Esperanto, sed pri "origino" estas artikoloj eĉ ne en la senkompare plej vasta alia vikipedia lingvobranĉo, la angla (pri la koncerna angla vorto orign) - nur en la germana kaj sveda estas apartigaj listoj pri la vorto Ursprung, kiuj malmulte rilatas al la koncepto de "origino", pli pri du hazardaj samnomaj lokoj en Aŭstrio kaj Svislando kaj pri iuj homoj de tiu germanlingva familia nomo. Vikipedio estas enciklopedio kiu ne havu unuopan artikolon pri ĉiu vorto ("ne" havu" "unuopan"...) - tio estus tasko de vortaroj kiel vikivortaro. Tial mi forigas la ruĝan ligilon pri la vorto "origino" kaj urĝe alvokas post kreo de artikolo kritike ekzameni la ruĝajn internajn ligilojn laŭ kriterioj ĉu ili estas entute sencaj. ThomasPusch (diskuto) 19:10, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]