Diskuto:Jonas Marx

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senintence ekestis du tekstoj, de titoloj "Jonas Marx" kaj "Jonny M". Ĉar temas pri unu persono, kompreneble sencas kunigo de ambaŭ enhavoj. Lonsiderante ke lia vera nomo estas Jonas Marx kaj la artista personeco ne tiom mondkonatas ke la vera personeco tute paliĝus kontraste al tio, mi preferas la veran nomon kiel artikola titolo, kaj la artistnoma titolo post unuigo de la materialo estu alidirektilo. Tamen pri la aŭtoroj de la unua teksto Jonny M daŭre eblas ekscii tie. ThomasPusch (diskuto) 22:07, 22 Jun. 2015 (UTC)

PS: La teksto "Jonny M" nomis lin aŭtoro de "rep-raga-regeo-muziko". Ĉar mi ne trovas ajnan referencon pri la vorto "ragao" en muzika konteksto, mi ŝanĝas la vortumon al "rep-regea muziko". Se iu fervolulo insistas pri aparta kategorio de "ragaa muziko", necesus verki klarigan artikolon pri la ĝenro, kaj fundamentigi la tekston per koncernaj eksteraj referencoj. Tiam uzo de la vorto ankaŭ ĉi-tie tute bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 22:11, 22 Jun. 2015 (UTC)