Diskuto:José Antonio Vergara

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Portreta foto[redakti fonton]

Estis unusola foto pri li en vikipedio, kiu estis forigita en 2014: Ĝi nomiĝis Dosiero:Joseantoniovergara.jpg, estis alŝutita en aŭgusto 2007 per uzanto:Karlo~eowiki (estis la lasta vikipedia ago de uzanto Karlo, sed li ĉiukaze ne povus tre helpi ĉar li ne estis la fotinto, nur povintus indiki la ekzaktan retan fonton de la foteto), kun noto ke temus pri "foto disponigita de UEA por publika uzo antaŭ la elekto de la nova estraro en 2007". Poste oni aldonis noton "Ne estas donita pruvo pri libera permesilo ("publika uzo" ne nepre signifas "laŭ libera permesilo"). Fonto kaj aŭtoro estas menciitaj nur nebule; denove sen pruvo." kaj ene de 7 tagoj (kiel indikas la koncerna ŝablono {{nekonata}}) oni forigis la foton la 23-an de julio 2014‎.

Mi ne scias ĉu mi bedaŭras tiun perdon aŭ ne: la foto estis bona portreto de simpatie ridanta homo, preskaŭ rigardanta la nekonatan fotiston. Sed aliflanke ĝi estis tre ege malgranda, ampleksis nur 80 × 105 rastrumerojn kun grandeco de dosiero de 10 KB, do ne estis grafike bonkvalita. Ankoraŭ en la komunejo nun estas podia bildo 2015-08-01 Estraro-uea 100a-uk.jpg de la UK 2015, el kiu oni povus eltondi lin, kiel oni tion jam faris pri du aliaj homoj sur tiu bildo. Tamen tie José Antonio Vergara rigardas tute suben, kaj tial la bildo ankaŭ ne idealas kiel portreto. Espereble ankoraŭ aperos en vikipedio iam tute bonkvalita bildo je libera licenco, grafike bonkvalita, bone lumigita, de homo rekte rigardanta la fotilon kaj same ridetanta kiel en la foteto de 2007. Nun tia foto simple mankas en vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 12:51, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Alternativo ankoraŭ estus preni la jenan paĝon de La Ondo de Esperanto, jarkolekto 2011, №12, do decembro, kie estas foto de 18 KB kaj indikiĝas ke "oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton". Aŭ pli fruan artikolon, en kiu aperas pli bonkvalita, pli vasta versio de la sama foto en amplekso de 73 KB. Kvankam certe por la vikipedia komunejo tiu aserto ne sufiĉus, kaj analogie ankaŭ ne por la esperanta vikipedio, kiu baze obeu la samajn normojn pri liberigo de dosieroj: oni devus kolekti OTRS-tikedon de la redakcio de La Ondo, en kiu ĝi eksplicite permesas uzon de la foto libere en la vikimedia komunejo, plej bone kaj en Esperanto kaj la rusa, eble ankoraŭ en okcidenteŭropa lingvo, peri ĝi al la OTRS-redakcio kie ne plu estas membro komprenanta Esperanton, kaj atendi ke iu tie benus la bildon kiel permesebla... tio ŝajnas kiel ŝtona vojo... ThomasPusch (diskuto) 13:20, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]