Diskuto:Jules Massenet

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forte dubas ĉu sencas havi ruĝan ligilon pri ĉiu verkaĵo de Jules Massenet, se estas nenia artikolo pri iu ajn verkaĵo de li. Se kreiĝas novaj artikoloj pri temuloj de liaj verkaĵoj (ekzemple alidirektilo "Sapho", france ofte literumata "Sappho", al artikolo Sapfo) povus ekesti "false bluaj" ligiloj, ligiloj kiel "Don Quichotte (Oper)", ne "...(opero)", suspektigas ke la listo simple senkritike transpreniĝis el la germana vikipedio, kaj ne estu kria alvoko (pro la signala ruĝa koloro) ke artikoloj pri ĉiu verkaĵo de Jules Massenet estas urĝe verkendaj: Mi proponas en kazoj kiel tiu-ĉi meti kursivajn nomojn de verkaĵoj sen ligiloj, kaj aldoni internajn ligilojn tiam kiam iu kreas artikolon. -- ThomasPusch (diskuto) 12:02, 10 Apr. 2013 (UTC)