Diskuto:Juliette Gréco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

la alidirektilo de Juliette al Juliette Gréco estas forigenda pro pluraj kialoj:

  1. "Juliette" estas kutima franca antaŭnomo (ofte asociita al "Romeo" en Romeo kaj Julieta)
  2. Neniu, krom eble intimuloj, nomas la kantistinon Juliette Gréco nur per sia antaŭnomo
  3. Anekdote, kanzono de Alizée titoliĝas: Mademoiselle Juliette (en kiu ŝi aludas al Romeo, ne al Juliette Gréco)

Oni ankaŭ ne faru alidirektilon de "Gréco" al "Juliette Gréco", ĉar ekzistas El Greco --Dominik 11:21, 3. Dec 2008 (UTC)

Mi transformis la alidirektan paĝon Juliette en apartigilon - tiel la problemo estas solvita. --Dominik 12:51, 21. Sep 2010 (UTC)