Diskuto:Kain Tapper

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto hodiaŭ estis ekverkita de du gantopupaj nomoj de finna uzanto, kiu pro aliaj misfaroj estas forbarita el Vikipedio. Laŭ decido, ke forbaro celas homon, ne nur la unuopajn malnovajn kontojn sed ankaŭ grandkvante novkreatajn, novaj kontoj estu blokataj kiam estas sufiĉe forta suspekto de temas pri forbarito, kaj ĉiuj agoj de la novaj kontoj estu malfaritaj. Mi nun ne aplikas tiun malfaron al la nova teksto, ĉar Crosstor jam investis tempon por ripari la tekston, kaj mem pluriparis la dubindan tekston, kiu nun aspektas senriproĉa. Tamen eblos praktiki estonte la kompletan forviŝon de ĉio kion faris homo de forbarita konto - aparte se ne sufiĉas la tempo de administrantoj individue kontroli kaj revizii ĉiun agon. ThomasPusch (diskuto) 20:57, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]