Diskuto:Karaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Karaĝ)

Kial la artikolo titoliĝas "Karaĝ (urbo)", sed tute ne ekzistas artikolo "Karaĝ", aŭ alia artikolo "Karaĝ (...)" kun alia konkretigo inter krampoj? Laŭ la nuna situacio mi alinomigas la artikolon al simpla titolo "Karaĝ". Eĉ se poste ekestus aliaj artikoloj similnomaj, sencus ke tiam kreota apartigila listo nomiĝus "Karaĝ (apartigilo)" kaj la artikolo pri la urbo havus la bazan titolon sen aldono, ĉar antaŭvideblas ke se iam kreiĝos ekzemple poemo aŭ kineja filmo de nomo "Karaĝ", klaros ke la poemo aŭ kineja filmo ricevis sian nomon laŭ la urbo, kaj ne la urbo baptiĝis laŭ la poemo aŭ kineja filmo... do la urbonomo estas la baza signifo. Nur la rivero Karaĝ estus serioza dua kandidato esti la baza signifo, sed plej multaj alilingvaj branĉoj konsideras la urbon la baza signifo, kaj ankaŭ esperantlinge estas tiel, ke pri la urbo delonge estas artikolo kaj pri la rivero teksto mankas ĝis nun - ankaŭ tio estas indiko ke la urbo ĝis nun konsideriĝis pli grava ol la rivero, ties teksto do post kreado estu "Karaĝ (rivero)". Se iam poste en la esperantlingva literaturo pri la urbo kutimiĝus esperantigo "Karaĝo" kun o-finaĵo, post pruvo de tio per ekstervikipediaj literaturaj referencoj eblus movi la tekston al tia titolo, lasante alidirektilon. Mi nun ne trovas tiajn literaturajn referencojn, kaj tial nun malpreferas variaĵon kun o-finaĵo. ThomasPusch (diskuto) 19:25, 15 Okt. 2015 (UTC)