Karaĝo
Karaĝo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Alborz | ||
Telefonkodo | 0261 | ||
Retpaĝaro | karaj.ir | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 657 967 (2012)[1] | ||
Loĝdenso | 9 830 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 49′ N, 50° 58′ O (mapo)35.81666666666750.966666666667Koordinatoj: 35° 49′ N, 50° 58′ O (mapo) | ||
Alto | 1 312 m | ||
Areo | 162 km² (16 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 3:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Karaĝo (perse کرج) estas universitata urbo en Irano. Ĝi estas la administra centro de la Provinco Alborz, same de la distrikto Karaĝ.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 1312 m
- Loĝantaro: 1 378 000 en 2006
- Horzono: UTC + 3:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo:
- Aŭtokodo:
Situo[redakti | redakti fonton]
Karaĝo troviĝas en Elborz-Montaro laŭ rivero same nomita Karaĝo. Teherano troviĝas aere je 20 km-oj, sed laŭ aŭtovojo je 40 km-oj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko estis grava dum jarcentoj, kion diversaj konstruaĵoj pruvas. Nuntempe kemiaĵoj, sterkaĵoj kaj pretigitaj agrikulturaj varoj estas produktitaj ĉi tie.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Karaĝo havas kontinentan klimaton kun sekeco, kiun influas la altaj montoj. La urbo havas 4 kutimajn sezonojn. La plej varma estas julie, la plej malvarma januare. Jare pluvas po 260 mm.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ŝtona templo "Taĥt-e-get"
- palaco Soleimanieh
- palaco Morvarid dum dinastio Pahlavi
- maŭzoleo Ŝahzadeh Soleiman
Malliberejo[redakti | redakti fonton]
La loka malliberejo Gezel Hesar dum la lastaj jaroj plurfoje estis en la internaciaj novaĵraportoj pro tio, ke tie regule kaŝe estis ekzekutitaj malliberuloj. La 16-an de marto 2011 grupo da malliberuloj provis eskapi el la prizono. Pereis 14 kaj estis vunditaj 33 prizonuloj. Neniu sukcesis eskapi.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Seite nicht mehr abrufbar, Suche im Webarchiv: [1]