Diskuto:Karavanejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵus mi notis en la artikola diskutejo pri teksto mistitolita "Karavanserajo de Orenburgo":

Mi konas vortojn en iuj tjurkaj lingvoj kaj en la rusa pri iu simila al vorto "Karavanserajo", sed mi ne konas esperantan vorton tian, kaj ne trovis referencon ke iu iam proponintus ĝin en iu eldonita vortaro. Ekzistas vorto "kavarano", kaj la tranoktejoj por karavanoj nomiĝas "karavanejo". Kaj eĉ ekzistas esperantlingva Kategorio:Karavanejoj, kie tiu ĉi teksto ĝis nun ne estas. Mi sekve ŝanĝas la menciojn pri neekzista vorto "Karavanserajo" al "karavanejo", kaj alvokas antaŭ reuzo de tiom fantazia nomo diskutigi la planon pri reuzo en diskuto:karavanejo (do ĉi tie) aŭ la lingva diskutejo de la e-lingva vikipedio entute.
PS: En la teksto karavanejo cetere ekde jaro estas referenco: artikolo "karavanejo" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, atentu ke meminventita vorto "karavanserajo" ne ekzistas en Esperanto" (!!), ekzakte tiel. Do referenco ankoraŭ ne estis en 2011, kiam ekverkiĝis tiu teksto, sed PIV tiam jam ekzistis kaj jam estis pli ol 40 jarojn aĝa!

ThomasPusch (diskuto) 13:53, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

...Cetere la origina teksto komenciĝis per "Karavangastejo aŭ karavanserajo...", kaj la unuajn du vortojn (kiuj estis ne malĝustaj kontraste al vorto "karavanserajo") nur en junio 2017 senkomente forviŝis anonimulo. Nur tiam la teksto "karavanejo" iĝis vere malĝusta... ThomasPusch (diskuto) 14:12, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]