Saltu al enhavo

Diskuto:Karlo Bernardo de Saksio-Vajmaro-Eisenach

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomo de la artikolo[redakti fonton]

La artikolo nun nomiĝas Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Tio estas alinomenda al Karlo Bernardo de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

En nia Vikipedio ja firmiĝis iuj rekomendindaj nomkonvencioj. La jenaj estas (ankoraŭ) ne menciitaj en VP:TA (eble indus ilin aldoni tie), sed estas bone koni kaj sekvi ilin kiam aplikeblaj.

  • Por regantaj monarĥoj, uzu: "Nomo + (lando)", aŭ "Nomo + numero + (lando)", ekz-e Maŭrico (Saksio), Ludoviko la 2-a (Bavario). La interkrampe aldonita lando estas normala vikipedia distingilo. Ĝi nur necesas kiam estas kolizioj, do pluraj artikoloj kun sama nomo.
  • Por neregantaj familianoj de regantaj familioj, ekz-e edzinoj, filinoj, plijunaj filoj de monarĥoj, uzu: "Nomo + 'de' + lando", ekz-e Maŭrico de Saksio. (Notu: Jen alia persono ol tiu supre menciita!) En iuj kazoj necesas aldoni distingilon, kutime vivjarojn, ekz-e Margareto de Aŭstrio (1480-1530) kaj Margareto de Aŭstrio (1584-1611), sed tio estas malofta. Plej ofte ili havas neniun distingilon (interkrampaĵon).

La formo Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kun interkrampaĵo pensigas ke li estus reganto de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Sed en la listo de dukoj aŭ granddukoj de tiu regno li ne estas trovebla. La artikolo bele montras ke li estas tipa "plijuna filo" kun kariero militista, ne reganta. La titolon duko de Saksio li heredis, kiel ĉiuj Wettin-aj familianoj, ĉu regantaj aŭ ne. Do li klare apartenas al la dua grupo, kaj la artikolo nomiĝu Karlo Bernardo de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Sincere, Moldur (diskuto) 15:21, 10 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite la alinomado. - Moldur (diskuto) 15:27, 10 jul. 2024 (UTC)[Respondi]