Diskuto:Karolo la 16-a Gustavo (Svedio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estus pli bone movi la artikolon kaj nomi ĝin jene: Karolo la 16-a Gustavo? Gustavo troviĝas en PIV kaj ĝi diras, ke tiu ĉi nomo estis i.a. de svedaj reĝoj. Salutas Petro :-) 15. Aŭg. 2005 13:57 (UTC)

Kaj Gustafo aŭ Gustavo?

Eble Gustavo. Gustaf (Gustafo) miaopinie estas sveda formo de tiu ĉi nomo. Finfine Gustavo estas menciita en PIV 2005. :-)

La 14-an de jan. 2024‎ anonimulo de la IP-adreso 158.169.40.24 forstrekis la frazon pri pola honoriga ordeno kaj notis "Li ricevis plurajn distingojn. Kial mencii ĝuste tiun ĉi, kaj ne aliajn?" - same la nekonato faris en multaj aliaj paĝoj, ne detale kontrolante la paĝojn. Tio estas iusence prava kritiko kontraŭ troa pola patriotismo, sed aliflanke estas tro radikala: se oni forstrekas internan ligilon pri la vikipedia teksto ordeno de la blanka aglo el ĉiu paĝo de homoj kiuj honoriĝis per ĝi, la vikipedia teksto ordeno de la blanka aglo fine estos "orfa teksto", teksto al kiu nur malmultaj aliaj vikipediaj tekstoj ligas, kaj la vikipediaj kontrolmekanismoj kritike metos la "orfan tekston" en zorgigan kategorion. Kaj se oni rigardas la informkeston de la teksto pri Karolo la 16-a Gustavo, nur pri du el la "pluraj distingoj" kiujn li ricevis ekzistas esperantlingva vikipedia teksto. Tial al la demando "Kial mencii ĝuste tiun ĉi, kaj ne aliajn?", la respondo estas: estas bone mencii ĉiujn distingojn pri kiuj estas esperantaj vikipediaj tekstoj. Tio ĉi tie signifas mencii la polan kaj la danan distingon. Se iu pretos fari plian esperantan vikipedian paĝon pri iu alia honorigo, tiam ankaŭ tiu paĝo povos menciiĝi, sed momente ne videblas iu plia... ThomasPusch (diskuto) 22:50, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]