Diskuto:Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dirus, ke en Esperanto la artikola titolo "Katedralo de Frajburgo" plej taŭgus. "Frajburgo" estas la kutima esperantigo de la urbo germane nomata Freiburg im Breisgau, do la aldono ke temas pri tiu el pluraj urboj Freiburg kiu situas en regiono Breisgau, esperantigebla Brisgovo, kaj ankaŭ ke la katedralo dediĉiĝis al Sankta Maria kaj tial kromnomatas Nia Sinjorino, ne nepre devas aperi en la artikola titolo, kiu ja plejeble koncizu (por ĉiuj detaloj ja estas la kompleta artikolo). Mi nun kreis alinomigon de la titolo "Katedralo de Frajburgo" al la nuna artikola nomo "Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovo)", sed laŭ mia opinio bonus inversigi la direkton, kaj instali ke "Katedralo Nia Sinjorino (Freiburg, Brisgovo)" estus alidirektilo kaj la plejeble simpla nomo "Katedralo de Frajburgo" estus la efektiva artikola nomo. ThomasPusch (diskuto) 18:22, 30 Nov. 2015 (UTC)