Diskuto:Kennedy Space Center
Aldoni temonMisa mal-vorto
[redakti fonton]Mi asertas ke la verbo "asembli" ne ekzistas en Esperanto. Mi neniam antaŭe vidis ĝin en skriba teksto, trovas ĝin en neniu el miaj e-lingvaj vortaroj, kaj la angla-esperanta vortaro de Wells tradukas la anglan verbon "assemble" tutĝuste per "kunigi, kolekti, munti". En la artikola kunteksto, la verbo "munti" perfekte taŭgas, kaj do mi per ĝi anstataŭigas la pseŭdovorton "asembli"... ThomasPusch (diskuto) 20:22, 4 Mar. 2015 (UTC)
Titolo
[redakti fonton]Mi tre subtenas ke la teksto komenciĝas per la vortoj "La kosmocentro Kennedy ...", kaj instigus ke bonus konforme titoligi la paĝon "kosmocentro Kennedy", esperante kaj ne angle. Sed ĉar ne estas vivnecesa ago tion fari tuj, mi nur vortumas mian voĉon por la esperantigo kaj ne tuj plenumas mian proponon. ThomasPusch (diskuto) 21:28, 1 okt. 2025 (UTC)
Por: "Kosmocentro Kennedy". --Arbarulo (diskuto) 23:33, 1 okt. 2025 (UTC)
Por: --Crosstor (diskuto) 05:15, 2 okt. 2025 (UTC)
Por: --Sj1mor (diskuto) 05:16, 2 okt. 2025 (UTC)