Diskuto:Kingston upon Thames

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas pli ol dek paĝoj ĉi tie, kiuj mencias iun urboparton "Kingstono-ĉe-Temizo", kio estas tre fuŝa nomigo, ĉar la lasta nomparto klare temas pri la rivero esperante nomata Tamizo, latine Tamesis kaj angle Thames. Vorto Temizo estas simple erara inventaĵo de iu kiu pensas ke en lingvoj oni ĉiam povas inventi proprajn fantaziajn nomojn por aferoj ("I think the river Thames has a boring name, from now on I'll always write it "Thoomes" in Wikipedia articles, that's much more creative..." - Try this in real! People won't find it funny, just annoying!). Do ne sencas nun mencii la fuŝan nomon kiel "plia uzata alternativo" en la unua frazo, sed nepre necesas forpreni la uzojn el Vikipedio kaj atenti ke laŭeble neniuj novaj kreiĝas. Ĝenerale esperantigoj de loknomoj estas en ordo, se oni aldonas referencon de almenaŭ unu uzo en vortaro, presite publikigita esperantlingva romano aŭ nacia respektive internacia gazeto, kun piednota mencio kie ekzakte la vortoformo publike uziĝis. Mi ne havas tian referencon pri vortformoj "Kingstono ĉe la Tamizo" (en Esperanto oni kutime metus difinitan artikolon) aŭ "Kingstono ĉe Tamizo" (sen artikolo, pri pli proksimi al la nuna angla nomformo - "Kingstono sur Tamizo" aŭ "Kingstono sur Tamizon", por detalege imiti la anglan nomon, en Esperanto klare estus eraro!) kaj tial ne metos ilin al la teksto, sed se iu alportos kaj citos tian referencon kiun mi skizis, oni povos senprobleme citi iun el tiuj du formoj kiel alternativoj komence de la frazo. ThomasPusch (diskuto) 15:22, 15 apr. 2023 (UTC)[Respondi]