Diskuto:Komuna ĝermana lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde septembro 2016 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Por tute normala artikolo la postuloj nepre ne rajtas esti pli altaj ol por elstaraj artikoloj. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post pli ol ses jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. Kaj ankaŭ pri menciindeco eblus diskuti - sed tio ĉiam estas demando tre subjektiva. Tamen: se la lingvokreinto jam ekde aŭgusto 2004 prizorgis sian retprezenton kaj lia paĝaro baldaŭ poste kolapsis, tio povas esti indiko ke eĉ la kreinto ne plu interesiĝas pri la afero. Tiam lingvoproponon eblas nomi morta. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]