Diskuto:Komunumaro de Côte de Penthièvre

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aldono de {{Portalo|Interkomunumaĵoj en Francio|Côtes-d'Armor}} en oktobro 2013 estis tre malsaĝa, same multegaj aliaj ŝablonoj, kiuj varbas pri neekzistantaj "portaloj" - ankoraŭ dek jarojn pli poste, neniu el tiuj portaloj ekzistas, kaj kreo de portalo bezonus grandan sindediĉon de iu volontulo. Meto de falsaj varbiloj por portaloj kiuj neniam ekzistis kaj en proksima tempo ankaŭ ne ekzistos estas simple sen-sencaĵo! ThomasPusch (diskuto) 07:30, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj plia ĝustigo nur pro suspekto: mi suspektas ke unu el la kompetentecoj de la ascio ne estas "knabaro-junularo", ĉar tre strangus nur zorgi pri viraj infanoj kaj ne ankaŭ pri inaj, sed ke probable celiĝas "infanaro-junularo". ThomasPusch (diskuto) 09:59, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]