Diskuto:Konrad Lorenz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi elprenas sub la artikolo la (cetere ĝis nun neekzistan) kategorion Kategorio:Militkuracistoj. Krom la senreferenca frazo "Li intencis esti motorcikla mekanikisto, sed anstataŭe li estis asignitaj kiel kuracisto" (devas esti: "asignita") en la esperanta artikolo mi ne trovis en aliaj artikoloj pruvojn ke li laboris kiel kuracisto, kaj certas ke li laŭ fako ne estis kuracisto, ĉar li ne finstudis medicinon. La senreferencan frazon mem mi lasas, sed tamen bonvenigus eksteran fonton. ThomasPusch (diskuto) 14:56, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]