Diskuto:Kontinento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gekaraj, ni bezonas kelkajn drastetajn ŝanĝojn kaj en ĉi paĝo kaj en la kategorio "Kontinento". En Esperanto ni havas fajnan distingon inter "kontinento" kaj "mondoparto", distingo kiun ŝajne forgesis multaj vikipediistoj. Kontinento ĉefe estas (estu) geologia termino. La kontinentoj nevarias: Antarkto, Aŭstralio, Eŭrazio, Afriko, Nordameriko, Sudameriko. Mondoparto estas termino uzata por dividi la mondon. Ĝi nur parte koincidas kun kontinento. Oceanio ne estas kontinento, sed jes mondoparto. Eŭropo kaj Azio estas du mondopartoj, sed unu kontinento, Eŭrazio. Gronlando estas parto de la mondoparto "Nordameriko" aŭ "Ameriko" (ĉar nombro da mondopartoj varias laŭ kulturo - nombro da kontinentoj fiksitas), sed kiel memstara insulo ĝi neniel apartenas al kontinenta amaso "Nordameriko" (nek Kubo, Bahamoj ktp.). Komentu, homoj, antaŭ ol mem ŝanĝos... Bab 11:54, 29. Jan 2005 (UTC)

Kara @Bab: mi plene kontraŭas vian ideon fiksi la kontinentojn laŭ tiuj, kiujn vi priskribas! Fakte en la plej multaj lando ili ne estas tiel uzataj. Kontraŭe mi proponas aldoni ĉiujn modelojn de kontinentoj kaj ampleksigi la "difinon de kontinento" ĉe la artikolo. Tre bonaj ekzemploj estas en alilingvaj vikioj kiel la angla kaj hispana en kiuj oni aldonas ĉiujn laŭ tabelo kaj kolora mapo! Ĉu ni ne devus ion tia havi? Pri la "kontinentoj" ja estas pluraj vidu interesan diskuton ĉe uea-facila JabieroKubo (diskuto) 17:14, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]