Diskuto:Korea alfabeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

korea

ĉu eblas tajpi hangule tie ĉi sen korea klavaro?[redakti fonton]

Se mi iras redakti paĝon en la hindia Vikipedio, sub la redakta kvadrato troviĝas listo de la hindiaj literoj, kiujn mi povas tajpi per musklakado. Ĉu ekzistas simila sistemo (se ne en Vikipedio; la korea Vikipedio ne montras tian ilon—do eventuale ie alie en la reto) por la hangulo? Mi volas aldoni kelkajn koreajn vortojn al diversaj artikoloj tie ĉi, sed mi ne scias kiel tajpi ilin. --Haruo 08:52, 30. Sep 2006 (UTC)

esperantigo de koreaj sonoj[redakti fonton]

Estas iom strange, ke Esperanto sekvas ne la plej bonan, iom misgvidan, manieron transdoni la koreajn sonojn. Ĉu hangul ne redonas la veran sonon pli bone, ol la stranga (por tiuj, kiuj ne komprenas la sistemon) hangeul?.. - Slavik IVANOV 12:40, 22. Nov 2006 (UTC)

En la paĝo estas uzata la oficiala (en Sud-Koreujo) latinliteriga sistemo por la Korea lingvo. Transskribo per nuraj Esperantaj literoj ne povas ĝuste redoni la sonojn de la Korea lingvo. Ekz. "eu" kaj "u" estas du diversaj vokaloj. Se vi uzas "u" por "eu", oni konfuzas ĝin kun la vokalo "u". Simile estas uzata Pinjino por la Ĉina lingvo. Ankaŭ Pinjinon oni devas aparte lerni. Ekzistas ankaŭ aliaj sistemoj por transskribi la Korean, sed ankaŭ ili estas aparte lernendaj. Inventi plian sistemon nur por Vikipedio ŝajnas nekonsilinde. Jam ekzistas tro da sistemoj por la Korea lingvo. Bertilow 02:48, 23. Nov 2006 (UTC)

Esperanta nomo[redakti fonton]

La bona esperanta nomo por la korea alafabeto estas hageŭlo ĉar ĝi korespondas perfekte al hangeul.

Logika sistemo en la korea alfabeto[redakti fonton]

Mi memoras, ke mi iam vidis klarigon de la korea alfabeto. Ĝi montris la literojn en grafika aranĝo. Tio montris logikan interligitecon inter similaj literoj, kiu ege plifaciligas la lernadon. Bedaŭrinde mi ne retrovas la libron. Sed el la artikolo oni povas eltiri almenaŭ parte la sistemon.

  • La vokalo i estas streko. La aliaj vokaloj a u oo o ĉiuj estas streko kun rektangule aldonita dua streko. Grafike la lastaj 4 povas esti aranĝitaj rondirante ĉirkaŭ la centra litero i
  • La literoj ya yu yoo yo laŭ sama sistemo ricevas po du anstataŭ unu aldonan strekon.
  • ankaŭ konsonantoj, kiuj similas, sekvas similan sistemon.

La korea alfabeto estas tre logika, sisteme aranĝita. Similaj sonoj estas skribitaj per similaj literoj. Kiu havas informojn, laŭeble kun grafikaĵoj? Tio povus ege plibonigi la kvaliton de nia artikolo. --Hans Eo (diskuto) 14:49, 3 Apr. 2013 (UTC)

Hangeŭlo?[redakti fonton]

Ĉu oni konas, de kie venis la vorto "Hangeŭlo"? Ĉu ĝi estis kreita nur en Vikipedio? Se tiel, ĝi estas originala esplorado kaj superflua. Kiel Bertilow menciis supre, "eu" kaj "u" estas du diversaj vokaloj skribataj per la Sud-Korea oficiala latinliteriga sistemo, kaj "eu" ne estas diftongo. Mi opinias, ke la esperanta vorto "Korea alfabeto" kun la koreaj skriboj (한글 kaj Hangeul), plus proksima elparolado per esperantoliteroj kiel "hangul" (se necesita) ĝuste sufiĉas. Kompreneble, "Hangul" ne estas kandidato por la artikol-titolo. Kore,--Salatonbv (diskuto) 05:04, 7 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite. Mi kiŝas la vorton. Bonvolu remontri ĝin se oni trovis la fonton.--Salatonbv (diskuto) 09:21, 14 Jul. 2013 (UTC)
Komento Komento: Estas kelkaj vortaroj kiu uzas la vorton "Hangulo". Mi aldonis unu el ili en referencojn. Kvankam PIV ne raportas la vorton, "Hangulo" estus eblo de alinomita titolo sed neniom "Hangeŭlo". --Salatonbv (diskuto) 02:21, 18 Nov. 2013 (UTC)