Diskuto:Kronŝtato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kronŝtadto)

La formo "Kronŝtadt" ŝajnas al mi dubinda. La germana nomo estas literumata "Kronstadt", sen cirkumflekso, kaj elparolata "Kronŝtat", sen d. En esperanto estas malfacile elparoli d+t, kaj tio cetere ne korespondas al la germana elparolo (veŝajne ankaŭ ne al la rusa); esperante oni do uzu aŭ la germanan formon sen cirkumflekso, aŭ esperantigu la nomon al "Kronŝtat" (se on ne volas rekte traduki ĝin al "Kronurbo"). Gunnar Gällmo 16:37, 2. Maj 2007 (UTC)

Tute prave, kaj intertempe, kiam la titolo estis "esperantigita" al la formo "Kronŝtadto" ("Kron-ŝ-ta-d-t-o"), la formo eĉ estas pli dubinda. Sola senca esperantigo estas la formo "Kronŝtato", sed ĝi nur permeseblas en esperanta vikipedia artikolo, se notiĝas referencoj pri publika uzo de la esperanta formo en literaturo kaj gazetaro (personaj leteroj, retpoŝtaj notoj aŭ personaj notoj en sociaj retejoj ne sufiĉas kiel citeblaj referencoj). Sed pri la formo "Kronŝtato" troveblas referencoj, ekzemple artikolo en la gazeto LITOVA STELO novembro-decembro 2010 6 (196), paĝo 22 (en formato PDF, la ligilo sekuras eĉ se aperas averto). Do, mi ŝanĝas la titolon de la misa formo "Kronŝtato" al esperantlingva nomo "Kronŝtadto", aldonas la unan referencon kaj alvokas ankoraŭ kolekti iujn pliajn ekzemplojn. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev samopinias. RG72 (diskuto) 12:06, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]