Diskuto:Kvadrata radiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tekstas: "En matematiko, kvadrata radiko (√) de nombro x estas nombro r tia ke r2 = x, aŭ alivorte, nombro r kies kvadrato (la rezulto de multiplikante de la nombro je si) estas x." Tio estas traduko de la angla versio. En la angla plu tekstas "For example, 4 and −4 are square roots of 16 because 42 = (−4)2 = 16." Mi (estas diplomita matematikisto kaj) ne konas tiun difinon de kvadrata radiko. Mi konas nur la version en la germana vikipedio, "(...) ist jene (eindeutig bestimmte) nichtnegative Zahl (...)" (tiu unika nenegativa nombro).

Ofte okazas en matematiko, ke unu termino havas pli ol unu difinon. Ĉu ni indiku ambaŭ versiojn? Ĉu ekzistas fonto por la "angla" versio?

La tekstero "rezulto de multiplikante de la nombro je si" cetere estas iom duba. --Lu (diskuto) 06:36, 16 Mar. 2016 (UTC)

Kvadrataj radikoj de negativaj kaj kompleksaj nombroj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis akuzativon al frazo en la ĉapitro "Kvadrataj radikoj de negativaj kaj kompleksaj nombroj". Sed mi rimarkis, ke kelkaj frazoj tie estas sufiĉe fuŝe skribitaj. Kiu emas kaj povas plibonigi la lingvaĵon? Mi ne estas matematikisto kaj tial ne povas fari tion. --Tlustulimu (diskuto) 09:55, 16 Mar. 2016 (UTC)