Diskuto:La aventuroj de Alico en Mirlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

> La tradukitaj nomoj en ĉi tiu artikolo estas prenitaj laŭeble de la pli nova esperantigo.

Kial tamen la titolo estas laŭ la malnova traduko. Laŭ mi ni movu la paĝon al Alico en Mirlando. Kion pensas la aliaj? Marcos 20:43, 27. Jan 2006 (UTC)

Jes, tiun tekston tien foje enmetis mi, ĉar mi opinias la tradukon de Donal BROADRIBB multe pli bona kaj krome tiun malnova kontraste kun la nova apenaŭ konata. Tial la artikolo ankaŭ nomiĝis "La Aventuroj de Alico en Mirlando", antaŭ ol kelkajn tagojn antaŭe Robert W. translokis ĝin al la nuna nomo. Vere ekestis nun ia miksaĵo kaj malkonformo inter nomoj enartikolaj kaj entitolaj. Tamen, sub Alico en Mirlando nun jam troviĝas klariga artikoleto kaj apartigilo pri la du pri-alic(i)aj libroj. Se ni do movu tiun ĉi artikolo al tiu nomo (mi ne kontraŭas tion), tiam ni tamen renomu la nunan artikolon al ekzemple Alico en Mirlando (apartigilo) kaj enmetu sciigon pri ĝia ekzisto en tiun ĉi tekston, ĉar ja sub tiu vortopo oni ofte komprenas ne nur la unuan libron, sed ĝenerale la ĉefrolulinon aŭ la libroserion (duopon) en kiu ŝi rolas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:33, 27. Jan 2006 (UTC)

Bone, mi konsentas. -- Robert Weemeyer 01:33, 28. Jan 2006 (UTC)