Diskuto:Leżajsk

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto "maceboj" ne estas esperanta. Nek en PIV nek Revo nek en iu konsultita dulingva vortaro troveblis trafo, kaj kun esperanta finaĵo -oj ankaŭ ne povas esti hebrea aŭ jida vorto. Nek iu el la Zamenhofa familio nek iu el la vasta alia juda esperantistaro ŝajne uzis ĝin aŭ serioze reklamis ĝin kiel akceptinda en la esperantan vort-trezoron. Bonvolu ne inventi vortojn por vikipedio, sed se, tiam indiki ĝin en origina lingvo, en origina ortografio, kaj kun referenco. ThomasPusch (diskuto) 14:50, 24 dec. 2023 (UTC)[Respondi]