Diskuto:Lesbo
Aldoni temonMin ŝajnas, ke la vorto "lesbo" por gejino estas multe pli ofte uzata ol "lesbanino." Ĉu oni metu la enhavon de lesbanino ĉi-tie, kaj la informo pri la insulo al sia aktuala nomo, Mitileno? - vikipediisto:Montrealais
- Laŭ PIV Lesbo estas antikva nomo de Mitileno. Mi pensas ke ni bezonas du artikoloj:
- Mitileno (insulo) - pri hodiaŭa insulo
- Lesbo - pri antikva insulo
kaj lesbanino - pri samseksema virino. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:49, 1 Mar. 2015 (UTC)
- @Marek Mazurkiewicz:. Ĉu eble administranto devos forŝovi lesbo al lesbanino? --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 1 Mar. 2015 (UTC)
- Lesb/o ♜ Antikva nomo de Mitileno.
- Lesban(in)o Loĝant(in)o de Lesbo.
- lesbanino (f) Samseksemulino. Sin. gejino.
Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:34, 1 Mar. 2015 (UTC)
- @Marek Mazurkiewicz: Nu, bone. Tiam ĉi tiu artikolo povas ja bone konservi sian titolon. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 19:40, 1 Mar. 2015 (UTC)
Pardonu min, sed tia diskuto pri la nomo de la insulo tute neglektas la lokanojn. Ĉu vere Lesbo estas la antikva nomo de la insulo Mitileno? Sufiĉas iri ĉe la oficialan retejon de la greka distrikto (https://www.pvaigaiou.gov.gr/ - Norda Egea Regiono) - aŭ legi la vikipediajn artikolojn en pluraj lingvoj - kaj oni vidos ke la nuntempa nomo de la insulo estas Λέσβος (Lesbos). Fakte, la insulo estis nomata "Mitileno" dum iu tempo inter antikveco kaj nuntempo, sed la nuna oficiala nomo estas Lesbos (Lesbo) same kiel en la antikveco. --Rdelre (diskuto) 13:19, 7 maj. 2023 (UTC)
- La nuntempa nomo de la insoulo estas Lesbo kaj la nomo de ĉefurbo sur la insulo estas Mitileno. Mi petas ne interkonfusu la nomo de la urbo kaj la insulo. Diodemi (diskuto) 15:46, 18 jun. 2023 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz, Diodemi, Rdelre, kaj Tlustulimu:
- Rdelre kaj Diodemi tute pravas (!), kaj la komenco de la artikolo bone resumas la aktualan staton, al kiu tute korespondas la difinoj en PIV:
- Ke "tre malofte neoficiale ankoraŭ nuntempe" oni en la greka, en la pola, la litova, nederlanda, frisa, irlanda aŭ la finna lingvoj, eventale eĉ en Esperanto, interkonfuzus la nomon de la urbo kaj la insulo, ĉi tie estas neglektebla, kaj nur pli konfuzigus. Tial tute ne bezonatas apartigilo Mitileno kun du titoloj Mitileno (urbo) kaj Mitileno (insulo) (la lasta nur alidirektilo al la teksto Lesbo). Sed tutsimple bezonatas unu titolo Mitileno pri la urbo. Bonvolu atenti tion, kaj ne rekonfuzigu la titolojn
. Mi pardonpetas, ke la unua eldono de PIV en 1970 ankoraŭ kontribuis al la konfuzo, indikinte en p. 628 ke Lesbo estas la "antikva nomo de Mitileno", sed la eraro de antaŭ pli ol 50 jaroj estas delonge korektita, kaj plej laste ekde 2002 la vortuzo de PIV plene korespondas al la ĝenerala vortuzo de la 21-a jarcento. --ThomasPusch (diskuto) 11:23, 16 nov. 2024 (UTC)
Referencoj
[redakti fonton]- ↑ Lesbo en vortaro.net, do en PIV 2020, ankaŭ jam en PIV 2002, paĝo 670
- ↑ Mitileno en vortaro.net, do en PIV 2020, ankaŭ jam en PIV 2002, paĝo 748