Diskuto:Liberecanismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pardonpetas pro unuflanka ŝanĝo de la alidirektilo, do kreas diskutpaĝon pri la alidirektilo.

Mi ne celas ŝanĝi la alidirektilon pro malŝato al la ideo de kapitalismo kiel libereco (kvankam mi ja malŝatas tian ideon), sed nur pri la historia uzado de la vorto "liberecanismo." La signifo de klasika liberalismo ("libertarianismo") por liberecanismo estas kontraŭhistoria uson-anglismo, lastatempa inventaĵo el la 1970-aj jaroj. En Usono klasikaj liberalistoj eble sentis la bezonon de nova vorto pro la ekuzo, en usono, de la termino "liberala" por la ideologio de la Demokrata Partio, do ili proprigis la terminon "libertariana" de anarkiistoj. Tia uzado, tre lastatempe, elportiĝis el la angla en aliajn lingvojn pro la potenco de Usono.

Serĉu ekster Vikipedio kaj vi ne trovos multajn rezultojn pri kapitalismo, sed male pri socia anarkiismo, krom se temas pri kelkaj tre lastaj diskutoj influitaj de la angla. Liberecanoj intencis kontraŭi sin al klasika liberalismo/klasika liberismo. Ekzemple:

Kiam oni parolas pri liberismo, oni referas al kapitalisma sistemo pri libera entrepreno, kion liberecanoj jam denuncis kiel liberecon por ekspluatado, kion mi ankaŭ kontraŭstaras. ([1])

Serĉo de tekstaro.com trovas 8 rezultojn en La Ondo de Esperanto, el kiuj ĉiu ŝajnas priparoli liberecanismon kiel maldekstra ideologio. La retejo de SAT en Hispanio ankaŭ parolas sinonime pri anarkiismo, liberecanismo, kaj kontraŭkapitalismo: http://satenhispanio.eresmas.com/anarkiismo.htm

Denove mi ne komentas (nun) pri la pretendoj de anarki-kapitalistoj, ke ilia ideologio kreas pli da libereco. Mi nur parolas pri la historia kaj pli ofte Esperanta uzo de "liberecanismo," por ideologio, kiu forte kontraŭas la "liberecon de ekspluatado," je kiu kredas klasikaj liberalistoj. Mi mem eĉ subtenus renomon de la paĝo "liberecisma socialismo" al "liberecanismo," lasante la kapitalisman formon ĉe la neologisma paĝo "libertarianismo." Jan sewi (diskuto) 08:45, 30 sep. 2016 (UTC) Jan sewi (diskuto) 08:50, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]