Diskuto:Liberio
Aldoni temonSenfonta aserto
[redakti fonton]Saluton.@Alifono:. Kial vi asertas, ke "la tria plej granda lando en la mondo"? Mi dubas, ke tio veras. Kie vi trovis tian informon? --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 23 maj. 2021 (UTC)
- Saluton Tlustulimu, jen Listo de landoj laŭ areo. Uzanto:Alifono eble mistajpis kaj anstataŭ 103-a li uzis 3-a Petr Tomasovsky (diskuto) 16:01, 23 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, Petr. Dankon pro via atentigo. - Laŭ la germana artikolo de:Liste von Staaten und Territorien nach Fläche Liberio estas eĉ la 102-a plej granda lando, laŭ areo. Nia listo foje devus esti aktualigata, ĉar mankas Sud-Sudano ene. --Tlustulimu (diskuto) 08:24, 24 maj. 2021 (UTC)
Eksteraj ligiloj
[redakti fonton]La eksteraj ligiloj estis plorige malaktualaj, kiel en kelkaj paĝoj malmulte atentataj. Mi aldonis aktualan retejon pri la prezidanta oficejo, kiu en alilingvaj vikipedioj funkcias kiel "la oficiala retejo", tio sekveblas, kaj sufiĉe profesian turisman retejon, ankaŭ kun Fejsbuka reprezentejo. La eksaj retejoj havenworks.com kaj liberiaseabreeze.com estas mortaj ekde la 2000-aj jaroj, kaj iuj arkivigoj havas nur plene malaktualajn informojn de antaŭ 20 jaroj en mizeraj retprezentoj - elprenitaj.
Kaj dubindaj ankaŭ estas du aliaj eroj en la listo de eksteraj ligiloj, kiujn mi tamen ankoraŭ lasis kaj ne plene forprenis:
- artikolo pri la enlanda milito en la retejo worldpress de aŭgusto 2002 (angle) - Tiu unu teksto pli bonus kiel konkreta referenco, ol kiel ekstera ligilo ĝenerale
- bildoj pri Liberio, en retejo kun amaso da reklamoj
Ruĝaj kaj bluaj ligiloj
[redakti fonton]Mi hieraŭ kaj hodiaŭ aldonis novajn tekstojn pri 14 el la 15 kantonoj, laŭ kiuj baze dividiĝas la lando. Unu kantona teksto ankoraŭ mankas, sed tiu estas relative facile ankoraŭ kreebla laŭ modelo de la aliaj 14. Inter la urboj de Liberio, nur pri la ĉefurbo Monrovio ekzistas deca artikolo, krome nur estas unu mizera ĝermeto pri loĝloketo Tapeta en kantono Nimba: klare ke ĝi estas ĝermeto, ĉar en neniu alilingva vikipedio estas teksto (la anglalingva teksto "en:Tapeta" estas apartigilo) kaj ankaŭ en vikidatumoj estas apenaŭ iu informo. Tion ripeti pri aliaj loĝlokoj, kiuj estas simple punktoj sur iuj mapoj kaj vikidatumoj ne povas kontribui iujn sencajn informojn, nepre malrekomendindas. Do la kompare longa Listo de urboj de Liberio, ordigita "laŭ la loĝantaronombro", kiu tamen ankaŭ mankas en tiu magra listo, estas nur listigo pri mankoj. Sed eĉ pri la 15 kantonaj ĉefurboj, kiuj povus esti prioritato, estas ofte ekstreme malmultaj informoj en vikidatumaro kaj tre malmultaj bildoj en la komunejo. Tial fakte mi ne faros ajnan tekston pri urboj de Liberio, sed rekomendas koncentriĝi pri la 15 plej superaj administraj unuoj, kaj aldone pri la ĉefurbo Monrovio. Jam nun de la 14 kreitaj kantonaj pagoj mi elportis loĝantaronombron de la lastaj censoj de 2008 kaj 2022 kun referencoj de la e-lingvaj tekstoj al vikidatumoj. Unuope mi ankaŭ transferis bazan mapon kaj bildon (p18) de la e-lingvaj tekstoj al vikidatumoj, sed tion mi ne faris ĉie. Sed tekstoj pri la urboj estas malpli urĝaj, se tekstoj pri la kantonoj ĉiukaze estas. Kio tamen bezonatus, estus ankoraŭ iuj tekstoj pri la lokaj lingvoj kaj plej multnombraj etnoj. Ne sencas simple fari 50 ruĝajn ligilojn kaj krii al la aliaj uzantoj "vi devas fari 50 tekstojn", kaj tiun postuleman alvokon neniu atentos, sed iuj tekstoj vere mankas. Eblos komenci per la plej grava lingvo kaj etno kiu ankoraŭ ne havas tekston, kaj de tie vidi ĝis kiom malpli grandkvante parolata lingvo kaj etno eblos procedi. ThomasPusch (diskuto) 15:53, 2 mar. 2025 (UTC)
- Bone, mi ĵus sukcesis fari paĝon pri la lomaoj, unu manka teksto pri etno malpli. La reston mi lasas por aliaj redaktantoj. ThomasPusch (diskuto) 22:08, 2 mar. 2025 (UTC)