Diskuto:Lingvaj institutoj de Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere temas pri profesoroj?[redakti fonton]

En la listo de principe eblaj diplomoj en tiu ĉi artikolo, punkto (3) estas diplomo profesora.

1. Profesoro estas la plej alta rango de universitata instruisto. Kial do temu nur pri la plej alta rango, sed ne pri la ceteraj, kaj kial pri nur universitata instruado?!

Plej probable, la vorto "profesoro" estis erare uzita anstataŭ ĝenerala termino "instruisto" sub la influo de gentalingva uzado.

2. Tamen, se oni andtataŭigas profesoro -> instruisto, tiam aperas alia problemo: en la listo aparte aperus diplomoj (2) pri kapablo instrui kaj (3) instruista.

Kion do oni efektive celis per tia listo, kaj kiel oni korektu la nunan vortumon? Amike, Filozofo (diskuto) 14:27, 3 maj. 2024 (UTC)[Respondi]