Diskuto:Listo de botanikistoj laŭ mallongigoj (I)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi listo estas kopio de la angla vikipedio. Nomoj el latinlitere skribitaj lingvoj aperas bonorde, japanaj nomoj en transskribado Hepburn aŭ ĉinaj nomoj en pinjino ankaŭ kompreneblas, sed nomoj el cirile skribitaj lingvoj en Esperanto ne skribiĝas laŭ angla fonologio, sed laŭ esperanta: por rusoj kaj ukrainoj vidu la paĝon esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, por alinacianoj oni konsideru unuope (en la listo temas preskaŭ nur pri rusoj). Tial necesas atenti, ke ruĝa ligilo pri biologo kies nomo origine skribiĝas per cirilaj literoj ne nepre signifas mankon de artikolo, sed povas esti simple kaŭzo de malĝusta literumo. ThomasPusch (diskuto) 15:34, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

PS: Krome "(fl. " signifas "(mortis en", "(* " estas "(naskiĝis en", kaj iuj eventualaj anglalingvaj vortoj (kiel "son of" = "filo de") ankoraŭ tradukendus, kvankam multaj el tiuj teksteroj jam prilaboriĝis.