Diskuto:Listo de plej oftaj familiaj nomoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kial iuj listoj estas numeritaj (per #) kaj iuj ne (per *)? --Zmitro 08:44, 1. Feb 2006 (UTC)

Tio ne havas ajnan apartan kialon. Mi simple transprenis la artikolon de en: kaj jam pasigis multe da tempo nur tradukante la enkondukan tekston kaj la diversajn komentetojn ene de la listo, normigante la skribadon de decimala komo vs. punkto, korektante la anglalingvajn ligilojn finiĝantajn per " (disambiguation)" ktp. Se vi emas helpi unuecigi la stilojn de la diversaj listoj, via helpo estas tre bonvena! Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:34, 1. Feb 2006 (UTC)

Ve... miaj kvar unuaj familiaj nomoj estas en la listo de la plej oftaj de Hispanio. ^^