Diskuto:Listo de riveroj en Makedonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu listo kreiĝis kaj estis redaktata ĝis hodiaŭ nur en januaro 2021‎. Kiam ĝi kreiĝis, estis jam paĝoj pri du riveroj, intertempe en preskaŭ tri jaroj aldoniĝis pliaj du, sed ankoraŭ restas 50 riveroj kaj riveretoj sen paĝo. Pripensindas ĉu sencas malvidigi la ruĝajn ligilojn de iuj el la alfluantoj (tiel: rivero <!--[[rivero]]-->), kaj koncentriĝi pri kreado de la plej grandaj riveroj, sed se la rapideco de paĝokreoj tiel daŭriĝas, du paĝoj en tri jaroj, tiam ankoraŭ daŭros 75 jarojn ĝis ĉiuj ruĝaj ligiloj estos bluaj, kaj ne estas garantio ke vere la intereso restos tiom alta ke vere du paĝoj ĉiujn tri jarojn kreiĝos ĝis la jaro 2098 ... Do: eblas malaltigi la premon al si mem, reduktante la montegojn de "urĝe mankantaj paĝoj" - se la paĝo indikas, "nu, al mi mankas ankoraŭ kvin paĝoj, ĉu vi ne povus krei ilin?", tiam la preteco pli altas ol se 50 ruĝaj ligiloj alkrias vin. Kaj ĉiam, ankaŭ se mankas ruĝa ligilo, eblas krei artikolojn kaj post la kreo meti al aliaj artikoloj kaj listoj bluajn ligilojn. Ĉiukaze - ankaŭ en listoj, ruĝaj ligiloj estas tie por pleniĝi ene de kelkaj monatoj, eble post du aŭ tri jaroj, sed se ruĝa ligilo ankoraŭ restas ruĝa post ni diru tri jaroj, ĝi forpreniĝu. En tiu ĉi listo ankoraŭ eblas atendi tri aŭ ses monatojn... ThomasPusch (diskuto) 06:46, 19 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Post kiam mi la lastajn du tagojn vidis multajn paĝojn de Norda Makedonio, mi dirus ke plej bezonatus paĝoj pri la rivero Strumica (d:149214) kaj la nigra Drim aŭ prefere nigra Drin (d:Q158924, kiu estas parto de pli granda balkana rivero Drin, d:Q213975, tial pli bone la fonta branĉo ankaŭ nomiĝu nigra Drin, laŭ la albana kaj internacia nomo, kvankam makedone estas Drim - pri la ĝenerala rivero cetere esperanta artikolo ankaŭ mankas). Se estus tiuj tri esperantaj artikoloj, pri tekstoj de multaj pli malgrandaj nordmakedoniaj riveroj oni povus facile rezigni... ThomasPusch (diskuto) 08:59, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]