Diskuto:Listo de urbegoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Grandurbo" estas iom stranga paŭsaĵo de la germana vorto "Großstadt". La kutima esprimo en Esperanto estas "urbego". Aldone, la limo de 100.000 enloĝantoj ne estas uzata en ĉiuj ŝtatoj, kaj aperis ĉi tie nur pro traduko el la germana, ĉar tiu limo gravas en Germanio; en aliaj landoj ekzistas aliaj kriterioj por apartigi urbegojn de malpli grandaj urboj. Laŭ mi ni povas mencii en urbo diversajn statusojn de urb(eg)oj. Tie ni ankaŭ povas mencii la jenan citaĵon (nun troveblan kiel referenco en Metropolo): "Unuiĝintaj Nacioj starigis sian propran klasifan sistemon: granda urbo (angle: big city) estas civito kun almenaŭ 500 mil loĝantoj, urbo (angle: city) estas civito kun almenaŭ 100 mil loĝantoj, urba civito (angle: urban locality) estas civito almenaŭ 20 mil loĝantoj, kaj kampara civito (angle: rural locality) estas civito kun malpli ol 20 mil loĝantoj..." Marcos 00:21, 12. Mar 2008 (UTC)

Por doni unuecan vizaĝon al Ea VP, mi tamen aldonis ankaŭ aliajn landojn, kiuj ne diferencas, ĉar tio estus anarĥio. Do, en ĉiuj landoj estas milionurboj, metropoloj pli ol 500m, fine grandurboj pli ol 100m. Nature estas urbetoj, sed ili listiĝas laŭ landoj. Tiel la statistiko por mondo estas unueca. --Crosstor 16:03, 18 Feb. 2011 (UTC)
Kategorioj laŭ nombroj de loĝantoj ĉiam restos iom arbitraj, kaj tute praktikas difini ke unu el tiuj kategorioj estu urboj de pli ol 100 000 loĝantoj. Sed mi samopinias kun Marcos ke "urbego" estas vorto preferinda al "grandurbo". --ThomasPusch 23:10, 21 Dec. 2011 (UTC)
Vorton grandurbo uzas multaj lingvoj, ne nur la germana, kiel eble opinias Marcos. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:09, 14 Apr. 2012 (UTC)
Velkoměsto, velkomesto, nagyváros ... Petr Tomasovsky (diskuto) 06:10, 14 Apr. 2012 (UTC)
Grandurbo estas zamenhofa vorto, vidu PIV(-granda)--Crosstor (diskuto) 09:39, 14 Mar. 2016 (UTC)
Mi bedaŭras, sed mi trovis la terminon grandurbo (nur "granda urbo") en neniu vortaro, kaj sekvas, ke ĝi ne estas Zamenhofa vorto. Urbego pli taŭgas.--DidCORN (diskuto) 17:20, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]