Diskuto:Litova lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ju ... des estas sveda, ne litova. Kwamikagami 23:47, 3. Jan 2009 (UTC)

Ĉu vi certas, ke la vorto ju estas el la sveda? La libro "Etimologia vortaro de Esperanto", volumo 2, mencias sur paĝo 111 ankaŭ la litovan kiel eblan fonton. Kvankam la aŭtoro ne certas pri la devenaj lingvoj, li citas kelajn proponojn. - Mi tamen pensas, ke la litova formo juo povas esti la baza formo, se L.L.Z. simpligis uo al u. - Kaj la vorto des povas esti el la germana desto, sed mallongigita al la komenca parto aŭ eble eĉ restaĵo el la praesperanto el 1881. Kaj "Etimologia vortaro de Esperanto", volumo 1, mencias sur paĝo 91, kaj la germanan kaj la svedan. Sed pli verŝajnas la germana kiel bazo, ĉar L.L.Z. ne scipovis la svedan, sed la germanan kaj la anglan. Kore --Tlustulimu 00:24, 4. Jan 2009 (UTC)

Ĉapitroj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus metis la ĉapitrojn "Ortografio" kaj "Prononco" antaŭ la ĉapitron "Gramatiko". Mi pensas, ke tia ordo estas pli taŭga. Krome tia sinsekvo aperas en multaj artikoloj pri lingvoj. Kaj ja havas sencon unue klarigi la sonsistemon de lingvo kaj poste la gramatikon, kiu uzas ĝin por la skribitaj vortoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:30, 25 Okt. 2013 (UTC)