Diskuto:Logo: Allogaj bildhistorioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sekva rimarko fakte ne temas pri "LOGO: allogaj bildhistorioj", sed ekzemple pri Ŝablono:Logo kaj Kategorio:Logoj.


Kvankam en plej multaj naciaj lingvoj estas diversaj lingvoj por "emblemo" (uzita ankaŭ historie) kaj io, kio tradukeblas al Esperanto per la neologismoj "logoo""logotipo" (identiga emblemo de moderna entrepreno, organizo, komunumo, evento...), la esperantlingva vorto "emblemo" perfekte respegulas tion, kio ekzemple en la angla, germana aŭ itala lingvoj nomatas "logo", en la hispana aŭ portugala "logotipo".

En iuj vikipediaj tekstoj eĉ ekzistas la vorto "logo" (do, la ago logi) en la senco de "emblemo", kvankam tiuj du vortoj tutcerte ne samas.

Mi do pledas por la evito de la neologismoj "logoo" aŭ "logotipo", kaj por la simpla uzo de la esperanta vorto "emblemo" anstataŭe.

ThomasPusch 20:10, 13. Apr 2007 (UTC)