Logo: Allogaj bildhistorioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LOGO: Allogaj Bildhistorioj estis projekto de Zamenhof Editores por eldoni bildhistoriojn originale verkitajn en Esperanto. Oni tamen publikigis nur unu numeron (17 paĝoj, San-Paŭlo 1995) kun kvar historioj verkitaj de Maria Sobral Elison kaj desegnitaj de Elison de Novais Simas (Akvero, Flava Rozo, La Baletistino kaj Ilo).