Diskuto:Longobardoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne ora krono?

Ne, ĝi vere nomatas "fera krono". Vidu la italan artikolon Corona Ferrea aŭ samteman tekston en alia vikipedia lingvo. Laŭ hodiaŭa stato la teksto ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto. --ThomasPusch (diskuto) 21:11, 30 Jan. 2013 (UTC)

PS: Koncize eblas resumi, ke la krono konsistas el oro volvita ĉirkaŭ centra fera rubando, kiu laŭ legendo estis batita el najlo de la Vera Kruco. Kion ajn oni kredas aŭ ne kredas pri kristanismo, ĝi nomatas "fera krono".

Akordigo al PIV[redakti fonton]

Konsentante ke estas iuj foje alternative uzataj esperantaj nomoj "lombardoj" kaj "langobardoj", tamen necesas substreki ke la norma nomo por la ĝermana etno laŭ PIV klare estas longobardoj, kaj la regno aŭ reĝlando nomiĝas Longobardio. Tial necesas akordigo al PIV kaj titolo de tiu ĉi artikolo sub la nomo "longobardoj". ThomasPusch (diskuto) 23:59, 31 dec. 2023 (UTC)[Respondi]