Diskuto:Los-Anĝeleso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas enkrampe skribita Kalifornio? Ĉu estas ankaŭ aliajn Los-Angelesoj? Se jes, bv krei apartigilon kun ceteraj tiaj urboj. --Petr Tomasovsky 08:15, 1. Okt 2006 (UTC)

Probable pro reflekso en la angla vikipedio aldoni nomon "(Kalifonio)" al praktike ĉiuj loĝlokoj de la subŝtato, negrave ke ankaŭ tie ne konatas alia loko samnoma ... Sed delonge ĉi tie la aldonaĵo inter krampoj foriris kaj intertempe ĝi ankaŭ malaperis el la angla teksto pri la urbo, tie nur esceptokaze ĉar la urbo tiom grandas. Esperantlingve tute sencas aldoni krampojn nur kiam necesas, kaj eĉ se teorie ekaperus pluraj novaj urboj tiel nomataj, eĉ tiam sencus havi la plej grandan urbon, tiun ĉi, sen aldonaĵo, kaj aldoni apartigilon kun nomo "Los-Anĝeleso (apartigilo)", ĉar alikaze simplaj internaj ligiloj, sen pripenso metitaj en aliaj paĝoj, aŭtomate sendus al la apartiga listeto, ne al la urba artikolo kien oni celis sendi ilin. Do la rimarkigo de oktobro 2006 sen ajna protesto pravis. ThomasPusch (diskuto) 13:46, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Misa prononco en la teksto[redakti fonton]

La prononco de la angla nomo "lasANĝelis" en la teksto dubindas, kaj ne necesas ĉar komence de la teksto jam menciatas fidinda prononco laŭ IFA - mi elprenas la formon "lasANĝelis". Ĝi cetere estas en la teksto ekde la plej unua versio de 2002, kaj oni neniam pridubis ĝin, kvankam de tiam la teksto multfoje ampleksiĝis kaj tralaboriĝis... ThomasPusch (diskuto) 13:46, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kromnomo[redakti fonton]

Cetere, la kromnomo "La amuza ĉefurbo de la mondo" estas strange tradukita al Esperanto. Sonas kvazaŭ iuj nomas la urbon "ĉefurbo de la mondo" kaj aliaj amuziĝas pri tio. Eble pli bonus interŝanĝi substantivon kaj adjektivon, kaj titoligi la kromnomon "La monda ĉefurbo de amuzo", aŭ "La tutmonda ĉefurbo de amuzo". Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 14:09, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kaj lastan noton (fakte mi venis ĉi tien nur por aktualigi la nombro de loĝantoj): La termino Varsovia Kontrakto estis tre nekutima. Kutime la koncepto nomatas Varsovia Traktato aŭ Varsovia Pakto, kvankam la dua nomigo havas iom negativan nuancon. Mi do ŝanĝas la tekston al Varsovia Traktato. ThomasPusch (diskuto) 14:16, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]