Diskuto:Luís Vaz de Camões

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forigis la bildon, ĉar ne estis klare, ĉu ni pozedas la kopirajton. La fonto de la bildo estis: http://www.ipn.pt/literatura/ , portugallingva retpaĝo.
Eble iu (ekz. la anonima aŭtoro de la artikolo) povas pruvi, ke ne estas obstaklo, publikigi la bildon ĉi tie, sed ĝis tiam mi preferas ne havi ĝin ĉi tie. Unukorno

Nomo de Barato[redakti fonton]

Barato estas Ŝtato (la laika federa respubliko moderna, kiun oni kutime nomis "Hindia Unio" aksterlande, kaj kiun ties enlandaj espetantistoj postulas ke oni nomu laŭ ties en landa oficiala nomo), Hindio estas geografia, kaj civiliza regiono, tiel nomita internacie ekde antikveco, de la persa vorto sindh kiu signifas "rivero", kaj plu ĝis nun en preskaŭ ĉiuj lingvoj, kaj kiu entenas plurajn ŝtatoj: Barato Pakistano Bengladeŝo, Sri Lankao, Nepalo, eĉ Afgganio tradicie en antikveco estis parto de Hiindio. Kien iris Comoens estas ne Barato, ŝtato, kiu tiam ne ekzistis, nek en apartas nomita ŝtato de tiu eepoko (almenaŭ oni ne nomas kiun ŝtaton) sed en la subkontinento: la geografia, homa, kultura regionego nomita tiuepoke (kaj nunepoke) internacie "India" t. e. Hindio. Do la frazo devas estis tutsimple ke li iris en Hindio, punkto.

Nomo de Camões[redakti fonton]

La familinomojn en Portugalio (kaj Brazilo k.s.) oni ordigas (k.t.p.) laŭ la lasta. Do "Vaz" devus esti ne majuskle.

En Brazilo, la ordo de familinomoj estas mala al la portugala, Potugaloj sekvaj la hispanan leĝon: Nomo+Patra Familinomo+Patrina Familinomo, en Brazilo ni havas propran ordon: Nomo+Patrina Familinomo+Patra Familinomo, sed en la du kazoj, VAZ ankaŭ estas familinomo. Alie, en Brazilo, ni ordigas laŭ la persona nomo, ĉar al ni la persona nomo estas multe tre grava ol familinomo.

La persona nomo de Camões, kvankam siatempe ja skribata "Luiz", devus laŭ mi sekvi la nunan ortografion, "Luís". En la epoko de Camões la portugallingva ortografio ne estis fiksita kaj do estas same neaŭtente skribi lian nomon laŭ la nuna ortografio aŭ laŭ tiu de 1880 aŭ de 1911…

En Portugalio estas vero ke oni skribu Luís, sed en Brazilo estas ambaŭ formoj LUIZ kaj LUÍS, ĉar brazila leĝo diras ke ortografiaj reguloj ne estas aplikeblaj al nomoj, do en Brazilo oni povas skribi Anna aŭ Ana, Luísa aŭ Luiza, ktp. Do mi skribis Luiz tute sen pensi. Mi movu por atendi portugalajn regulojn. Alie, kvankam mi estas la aŭtoro de artikolo, mi ne metis bildon.Roberto 03:50, 24. Mar 2005 (UTC)