Diskuto:Maŝintradukado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maksim, kial vi forigis la mencion de la angla traduko? Ankaŭ mi ja iom miris trovante ĝin en la ĉeĥa artikolo, laŭ kiu mi tradukis, sed tamen mi poste sukcesis kialigi al mi ĝian troviĝon tie - ĉar ja estas tiel, ke en komputiko la ĉefa lingvo estas la angla kaj plejmultaj esprimoj devenas de ĝi kaj devas esti alproprigataj per ĉiuj ceteraj lingvoj. Tial estas utile montri ĉe tiaj tradukoj ĉiam ankaŭ la originalan vorton, por nemiskomprenigi homon, kiu ne konas la alproprigitan formon de tiu lingvo. Ja temas ĉi tie pri la "malŝatata" angla, sed oni ne taksu paŭŝale ĉiam anglan esprimon maltaŭga. Se estus tiel, do kial ekzemple Sergio Pokrovskij kreis sian Komputadan Leksikonon ĝuste inter kiel vortaron de fakterminoj inter esperanto kaj la angla? Li ja estis (laŭ mia diveno) ruslingvano, do kial li ne kreis ekzemple rus-esperantan vortaron? Nu, pro la kialoj supre skizitaj, laŭ mi. Tamen, mi ne tiom forte volegas, ke la angla esprimo nepre estu ĉi tie, sed mi volis nur ĝenerale vin pri la temo demandi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:54, 3. Feb 2006 (UTC)

artikolo plibonigebla[redakti fonton]

Tiu artikolo estas plibonigebla. Por ni tiu temo ja estas tre interesa kaj grava.

En aliaj lingvaj versioj de vikio troveblas interesaj tekstoj, kiujn ni povus traduki kaj aldoni. --Hans Eo 11:14, 30 Sep. 2011 (UTC)

En la enkonduka alineo estas menciita traduksistemo UNICOM. Kiel mi povas trovi detalojn? Google ne liveris ion taŭgan. --Hans Eo 11:23, 30 Sep. 2011 (UTC)

Vi povas trovi informon al ĉi tiu retadreso: http://www.unikom.org . Tiu UNIversala KOMunikado uzas Esperanton kiel ponto-lingvo [leĝo 2n, anstataŭ n(n-1) sen ponto-lingvo], kio minimumas la nombron de tradukoj. Ŝajnas esti ne publika programo dediĉita al programistoj.--DidCORN, la 30-a de septembro 2011 05:40 (UTC)
Dankon!

Mi esperis, ke malantaŭ tiu vorto staras la traduk-projekto de UNESCO, pri kiu oni ne plu aŭdas ion.

Pri UNICOM mi intencas fari vikio-artikolon. --Hans Eo 13:28, 12 Okt. 2011 (UTC)

Memkontraŭdiro[redakti fonton]

La administrantoj de la franca Vikipedio havas duoblan langon (kiel diras la Indianoj), kiam ili parolas pri maŝintradukado : en la dediĉita artikolo (Traduction automatique) ili sin montras tre favoraj al ĝi kaj senkompate forigas ĉiun heterodoksan opinion. Tamen en la paĝo Wikipedia:Traduction automatique, skribita de tradukantoj kaj ne de senkompetentuloj, estas klare dirite, ke tiaj pseŭdolaboroj estos senkompate forigitaj. Mi pensas pri tiuj riĉaj maldekstruloj, amikoj de la popolanoj, kiuj tamen enskribas sian propran idaron en privatajn lernejojn, por ke ĝi ne risku troviĝi kun ne bone edukitaj infanaĉoj. Gustave Graetzlin (diskuto) 07:00, 5 jun. 2018 (UTC)[Respondi]