Diskuto:Malaĥi (profeto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi neniel sukcesas kompreni la konfuzajn asertojn pri la libro de Malaĥi en tiu ĉi biografia teksto kaj simple elprenas tiujn konfuzaĵojn, ĉar ja ekzistas la teksto "libro de Malaĥi" por tiu temo. Tamen mi nun ne kuraĝas revizii la tekston libro de Malaĥi kaj ne volas malfermi por mi plian eble senesperan problemon: se la teksto libro de Malaĥi estus de la sama uzanto kaj estus same nekomprenebla kiel tiu ĉi teksto estis ĝis nun, necesus vaste forstreki tekston ankaŭ tie kaj novtraduki el iu komprenebla alilingva vikipedia teksto... ThomasPusch (diskuto) 21:18, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]