Diskuto:Malsupra Aŭstrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo lastatempe kreskis kvante, sed ne nepre kvalite. Mi havas la impreson, ke anonimulo (81.10.128.33) verkas, eble tradukas, iom senplane, sen konsulti vortaron aŭ kontroli sian gramatikon. Mi devas laŭdi, ke hodiaŭ li/ŝi korektis kelkajn erarojn (operacias -> funkciigas, speciala -> speciale), sed tamen enkondukis strangaĵojn kiaj "tourismaj* organisacioj*", "multenomblaj*", "kolegiatoj*", "mukarikaturmuzeo*", "facte*", "exsterlandanoj*", "deputilaroj*" (deputitaro), "Komunukiloj*", regado anstataŭ registaro, kolektado anstataŭ kolektaĵo kaj germanismojn kia "gravajn muzeojn reprezentas" (anstataŭ "gravaj muzeoj estas", aŭ eble "gravajn muzeojn konstituas"). Krome mankas multaj akuzativoj, kaj estas malkongruoj inter la nombro de adjektivoj kaj substantivoj. Restas eĉ germanaĵo (höchste Erhebung) kaj aliloke eraro en ties traduko ("plej alta punto", anstataŭ punkto aŭ loko).

Eble estus domaĝe forigi la novajn tekstojn, sed en la nuna formo ili ne estas prezenteblaj al la publiko. Eble la aŭtoro mem volas tie ĉi fari proponon, kiel procedi.

Umbert' 19:44, 16. Jan 2011 (UTC)

Tute ĝusta kritiko, kvankam intertempe la lingvaj eraroj tre malplimultiĝis. Aparte ĝenas min persone, ke en tiu ĉi listeca artikolo estas groteske tro multaj ruĝaj ligiloj, tial provizore mi forigas iujn... sed daŭre restas multe tro multaj. ThomasPusch (diskuto) 17:34, 25 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]