Diskuto:Manetono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝi estu aŭ Manethon (ĉu Manethonos?) aŭ Manetono (kiel Ateno). Th estas fremda al Esperanto.

Do mi preferus Manethon, ĉar oni diris, ke oni ne esperantigu altrude ĉiujn nomojn, nur tiuj, kiuj estas sufiĉe internacie konataj, kaj kies esperanta nomo estas sufiĉe kutina, kiel Parizo, Ĉinio, aŭ Ŝekspiro. Th ne estas Esperanta sed ankaŭ la nazalaj vokaloj kaj la mutaj, tamen ĉiuj skribas "Edmond PRIVAT" ne Edmono Privato ! Mi nur aldonis -o ĉar jam oni vidas "Platono" (kvankam latino latinigis al "Plato", ne "Platonus")

Plato, -onis, la latinidaj lingvoj ĝenerale tiris el akuzativo; tiri el nominativo estas kulteca modernaĵo.
Esperanto tiras aŭ, laŭ neceso kaj sufiĉo, la plej mallongan nekonfuzigan, aŭ la latinidan.
Oni povas diskuti kiom esperantiginda estas Manetono. Ekzemple en la hispana oni ja uzas Manetón.