Diskuto:Mansio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mena-regiono erare pludirektas al tiu ĉi artikolo[redakti fonton]

Mi konstatis ke Mena-regiono (tiel!) pludirektas al Mansio kaj ne ligas al MENA, kiu ja estus ĝusta. Alifono (diskuto) 15:43, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Alifono: Vi tute pravas. Nur atentindas ke ne ĉiuj pli ol 300 000 artikolaj diskutpaĝoj daŭre patroliĝas per aliaj uzantoj. Do povintus esti ke iu nur post jaroj vidos vian tute ĝustan noton. Prefere atentigu iun alian uzanton kiun vi opinias kompententa pri la temo per {{re}}. Aŭ en kazo kiel tiu ĉi mi ankaŭ pensas ke estintus en ordo se vi tuj ĝustiĝus la alidirektilon notante "vidu la diskutpaĝan noton en la paĝo diskuto:Mansio". Estu kuraĝa! ThomasPusch (diskuto) 11:50, 19 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Malmatureco de la teksto[redakti fonton]

La ankoraŭ post forpreno de multaj ruĝaj ligiloj restintaj ruĝaj ligiloj nur estas atestoj pri la malmatureco de la teksto kaj de ĉirkaŭaj temaroj (malmatureco ne estas akuzo, estas simpla fenomeno en la vivo). Iuj ligiloj estis tre malsaĝaj, ekzemple neekzista titolo apanaĝe en adverba formo, dum ekzistas ĝusta titolo apanaĝo. Sed iuj bezonus pli detalan enketon. Kompreneble multaj temoj ĉi tie estas tiom specifaj ke ne eblas simple atendi ke iu tuj alkuros por verki artikolon pri la katedralo Saint-Julien du Mans, la dolmeno de Erves en Sainte-Suzanne (4 500 jaroj a.K.), la dolmeno la Pierre couverte de Vaas aŭ la dolmeno de Lhomme ... ankoraŭ daŭros ĝis "iam longe post la fina venko" ĝis kiam ĉiu ŝtono sur la tero havos propran vikipedian artikolon en Esperanto... Mi dirus ke estas realisma celo peni ke ĉiuj komunumoj de Francio iam havos propran artikolon (ni ankoraŭ longe ne estas en tiu situacio). Pri ĉiuj aliaj temoj oni improvizu: ruĝa ligilo kiel signo "helpon! iu verku tiun artikolon!" estas tolerebla se la teksto iĝas blua dum ni diru duonjaro, sed se iu tia ligilo jam ruĝas dum 16 jaroj, malverŝajnas ke dum la 17-a jaro subite iu kompatos la temon - tiam pli bone forigi la ruĝan ligilon kaj meti la nomon en simplaj literoj. ThomasPusch (diskuto) 12:03, 19 sep. 2023 (UTC)[Respondi]