Diskuto:Maria Reznik

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kun persona nomo Maria, foje persone nomita "Meri" aŭ angligite "Mary", denaska familia nomo "Reznik", post unua edziniĝo en 1946 "Sekelj", post divorco en 1951 denove "Reznik", post dua edziniĝo en 1955 "Bernstein", ŝi dum sia vivo havis plurajn nomajn variaĵojn. En la vikipedia teksto pri Tibor Sekelj estas noto, ke foje ŝi ankaŭ vokiĝis laŭ persona nomo "Margareta". Por tiu aserto mi mem ne trovis eksteran fonton kaj do nun ne mencias tian aldonan personan nomon ĉi-tie. Se estas fidinda ekstera fonto, kompreneble bonvenas aldono de la informo, samkiel aldonoj de ĉiuj aliaj pliaj informoj pri ŝi. ThomasPusch (diskuto) 10:06, 17 Sep. 2013 (UTC)