Diskuto:Meksikaj loknomoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "-ioj" en la listo de meksikaj loknomoj de Vicente tute ne necesas. Neniu el ili.

La esperantigo de Saltillo kaj Coahuila devus esti proksima al la elparolo: Saltiljo (komparu: tortiljo), Koaŭilo. Estas neniu ĥ-sono en tiuj vortoj.

Aguascalientes kaj Guanajuato devas esti Akvaskaljento, Gvanaĥuato (komparu: Gvatemalo), aŭ ĉiukaze Agŭaskaljiento, Gŭanaĥuato, se oni volas speguli la prononcon.

"Subkalifornio" estas ege stranga elpensaĵo. Oni foje uzas "Malsupra Kalifornio".

"Ĉiapaco" estas simple erara. Oni rajtus dubi inter Ĉiapo kaj Ĉiapaso (komparu: Honduro aŭ Honduraso). Same: Tamaŭlipo aŭ Tamaŭlipaso.

"Ĉiŭaŭao" estas nenecese komplika. Devas esti Ĉiŭaŭo, ĉar la fina -a de la originalo ne estas akcentita. (Kial "Ĉiŭaŭao", sed ne "koaŭilao"?).

Ĉe Morelos mankas la fina -o.

Pŭeblo nepre bezonas ŭ.

"Kveretaro" estas denove nenecese komplika kaj eĉ erariga. Devas esti tutsimple Keretaro. Same: Kintanaroo.

Mi preferus Ĉilpancingo por iom resti simila al la originalo; ĉiukaze anstataŭi la c al z estas erare kaj nenecese.

Kelkaj -urboj povus esti utilaj, kiam eblas konfuzo kun la nomo de la provinco, sed aliaj estas denove necesaj. Kial Paĉukurbo kaj ne simple Paĉuko?

Culiacàn devas esti Kuljakano, ja "ia" estas diftongo en la hispana.

Neniu komprenos Viktorinurbo kaj Montoreĝo. Krome, la traduko de Victoria al Viktorino estas erariga ĉikaze, ĉar ne temas pri virino nomita Victoria, sed pri la familinomo de (vira) meksika prezidento.

Tlaxcala povus esti Tlaŝkala (laŭ la azteka prononco) aŭ Tlakskala (laŭ la internacia prononco de ikso), sed kial Tlazkala?

--anonima redakto de IP-adreso 200.34.194.30 2009-05-12

En la diskutpaĝo pri Chihuahua mi ĵus skribis: La esperantigo Ĉiŭaŭo estas aŭdaca, konsiderante ke en Esperanto la litero ŭ nur antaŭvidatas post a aŭ e, do en kombinoj aŭ kaj eŭ. Praktikas devojiĝi de tiu regulo, antaŭvidi ĝin ekzemple ankaŭ komence de vorto (ŭato, Ŭakajamo), kaj se tio eblas, ankaŭ eblas uzi ĝin ie ajn en vorto, sed tio tamen estas kontraŭ la gramatikaj konvencioj. Kaj en la kazo de tiu ĉi subŝtato, la formo Ĉiuaŭo laŭ mi tute same bonas. Mi proponus ne konflikti pri la gramatikaj konvencioj kaj uzi la formon Ĉiuaŭo. Kiun rezulton havas juĝo de eksteraj referencoj? - En tiu ĉi listo nun estas subŝtato Ĉiuaŭo kun ĉefurbo Ĉiŭaŭo ... tiun distingon mi tute ne komprenas, estu aŭ u aŭ ŭ, sed konsekvence! La hezito uzi ŭ sendepende de diftongoj aŭ kaj eŭ kompreneble ankaŭ trafas aliajn meksikajn loknomojn. ThomasPusch (diskuto) 12:33, 4 feb. 2017 (UTC)[Respondi]