Diskuto:Meteologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne havas vortaron ĉean, sed ĉu la vorto ne estas ankaŭ en Esperanto Meteorologio?

Ambaŭ formoj ekzistas, sed en la Tekstaro de Esperanto "meteorologi" havas nur 4 serĉrezultojn, dum "meteologi" havas 7. Do ni lasu ĝin ĉi tiel (tamen nun kun mencio de la alia vorto). Marcos 17:43, 30. Okt 2005 (UTC)
Tio estas stranga... kio estas la etimologio de "meteologio"?Roberto 17:45, 30. Okt 2005 (UTC)
La esprimo estis enkondukita de Maurice LEWIN en 1961 en sia Meteologia Terminaro. La ĉefa kialo estas, ke la signifo de "meteoro" ŝanĝis de atmosfera fenomeno al tiu de "kosma ŝtono". "Meteorologio" daŭre estas uzata laŭ la malnova signifo, kio povas kaŭzi konfuzojn. LEWIN do enkondukis novan radikon "meteo" (uzata nur de meteologoj) kun la signifo "atmosfera fenomeno", kaj tial ankaŭ kreis la vorton "meteologio". Marcos 18:37, 31. Okt 2005 (UTC)
Sed ŝajnas stranga, meteoro (ŝtono) havas tiun nomon ĉar ĝis la 19-a jarcento oni kredas ke ili estas atmosferaj fenomenoj, speco de granda hajlo. Meteo ŝajnas al mi tro franca. Hellás, c'est la vie... Roberto 01:58, 1. Nov 2005 (UTC)

Meteologio nomighu Meteorologio[redakti fonton]

... char chi lasta estas la oficiala vorto, dum la alia estas formo nova, kiu postulas ian aprobon de la Akademio de Esperanto (vidu la 8-an alineon de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto). --Onklo 05:45, 8. Aŭg 2009 (UTC) (Andreas Kueck)