Diskuto:Metroo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikola Titolo[redakti fonton]

Ĉu metroo estas la taŭga vorto por uzi en ĉi tiu artikolo? La duobligo de la litero "o" estas tre mallerta, kaj la vorto metroo ne esprimi la signifon de la artikolo. Kiel mi komprenas, ĉi tiu artikolo devus korespondi la angla Wikipedia artikolo "Rapid transit". Tamen, la esperanta traduko de "Rapid transit", rapida transito, ankaŭ ne esprimi la signifon de la artikolo. Mi proponas anstataŭ, ke tiu artikolo estu nomita "urba fervojo", sed ankaŭ Iaokaze devus esti ligita al la angla artikolo "Rapid transit". Tomiĉo (diskuto) 02:37, 7 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Metroo laŭ mia kompreno estas unuarange enurba subtera fervojo, kvankam ekzistas ankaŭ superteraj linioj, kiel ekzemple en Metroo de Parizo. --Dominik (diskuto) 05:56, 7 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ne certas, ke mi plene komprenas vian argumenton. Ĉu vi volas diri, ke esti subtera devus esti necesa parto de la difino? Certe ĝi estas komuna trajto, sed mi ne opinias, ke ĝi devus esti necesa por sistemo esti tute aŭ eĉ plejparte subtera por kvalifiki. La unua tia sistemo, la Londona Subtero, estas 55% ĉe la surfaco, malgraŭ esti nomata "la Subtero". Mi opinias persone, ke la difinanta trajto estas, ke tia fervojo servas urbon anstataŭ ĝin estas subtera. Tomiĉo (diskuto) 10:40, 7 jun. 2017 (UTC)[Respondi]