Diskuto:Metroo de Londono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Responde al Васька[redakti fonton]

Pri "mi ne komprenis la tekston anglan ĉi-tie -- kiel malsamas la linioj subgrundaj kaj la tubaj?" -- mi ne scias kiun anglan tekston vi aludas, sed tamen mi eble povas klarigi la diferencon.

En iuj linioj, inter ili la plej malnovaj, oni kreis la spacon por la fervojo nur fosante de la grunda nivelo, kaj poste rekovris la truon (angle: "Cut and cover"). Tiuj linioj do ne estas profundaj, kaj efektive ne havas verajn tunelojn. La tunel(-um-)oj tiel kreitaj estas iom spachavaj.

Sed poste oni uzis veran tunelan maŝinaron por fosi profunde subtere. Tio permesis al ili pli bone utiligi la trian dimension, kaj ne devi elfosi la straton super la vojo, sed la tunelo ("tubo") inter la stacioj havas malgrandan diametron, kaj tio kompreneble afekcias la formon kaj la grandecon de la trajnoj kompare al tiuj de la linioj "cut and cover". Londonanoj kutime nomas la metroon "The tube" (la tubo). Sok Na Men Sui Lui 23:41, 1. Dec 2006 (UTC)

Mi dankas vin, Sok Na Men Sui Lui. Tio estas klara nun. (La angla teksto estas la artikolo angla pri la metroo, en la sama sekcio.) --BACbKA 12:19, 2. Dec 2006 (UTC) P.S. Mi stultis... mi ne ekvidis la sekcion "Sub-surface versus tube lines" en la artikolo angla kio klarigas ĵuste tion! Pardonon... --BACbKA 14:36, 5. Dec 2006 (UTC)
Senprobleme! Mi eĉ ne konstatis ke vi uzis la anglan artikolon, nek legis ĝin mem (mi eble faru tion). Ĉu mi rajtas lasi vin aldoni tiun informon al la artikolo? Sok Na Men Sui Lui 15:12, 5. Dec 2006 (UTC)

Ni certe devos enportigi tut la faktojn de la en:-a artikolo, ĉar la en:-a artikolo elstaritis. Same koncerne la de:-a artikolo (sed ĉi-okaze "ni" ne enhavas min ĉar mi ne eblas germane). --BACbKA 08:36, 6. Dec 2006 (UTC)

La korektoj de Dominik[redakti fonton]

Mi konkordas kun tut la korektoj de Dominik, krom de la ŝanĝoj pri la "kio -> kiu" kaj "ĉio->ĉiu" koncerne la linioj de metroo. La linioj ne estas animaj, ĉu ne? ==BACbKA 08:39, 6. Dec 2006 (UTC)

por mi ne ekzista ligoj inter la formoj "tiu", "ĉiu" kun animaj estaĵoj aŭ ne-animaj aĵoj - oni ekzemple povas diri: "tiu homo" same kiel "tiu tablo" kaj "ĉiuj homoj" same kiel "ĉiuj tabloj" - Dominik 08:47, 6. Dec 2006 (UTC)
who(en)  kiu(eo)
what(en) kio(eo)

ĉu ĉi-tio ne signifas ke ...-iu estas ligila kun animeco, kaj ...-io kun malanimeco? --BACbKA 09:16, 6. Dec 2006 (UTC)

Klarigo de TIU en Plena vortaro: 1. Montra pronomo: tiu estas mia amiko; ĉi tiu legas, tiu skribas k la aliaj dormas; plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta Z; kiu vivos, tiu vidos Z; kiu rompis, tiu pagu; doktrino apogita sur tiu de Platono. Vd ĉiu RIM. 2. Montra adj.: mi ne konas tiun homon; tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope Z; ne timu tiun hundeton; tiu monto ne estas tre alta; tiu ĉi libro havas 60 paĝojn; prenu tiun glason, kiu estas sur la tablo. Kp KIU, IU. - Dominik 19:00, 6. Dec 2006 (UTC)

BACbKA, vi duon-pravas, sed se vi helpus vin pensi pri tradukoj de la angla, aldonu al via tabelo:

 which(en) kiu(eo)

Aŭ ruse se vi preferas, "kio" estas nur что, sed "kiu" povas esti кто, который, aŭ какой. Ekzemple:

 что это?               kio estas (ĉi) tio?
 кто это?               kiu estas (ĉi) tiu?
 какой человек?         kiu viro?
 человек, который идет  la viro kiu iras
 какая машина?          kiu aŭto?
 машина, которая идет   la aŭto kiu iras

Nur inter la signifoj что kaj кто estas diferenco laŭ animeco. Ĉu klare? Sok Na Men Sui Lui 22:25, 6. Dec 2006 (UTC)

Kaj mi aldonetu pri "tiu":

 какой человек?         kiu viro?
 этот человек           (ĉi) tiu viro
 какая машина?          kiu aŭto?
 эта машина             (ĉi) tiu aŭto

Do simile ne estas diferenco laŭ animeco. (Mi supozas ke kiu=который estas iom speciala; ne estas ekvivalenta signifo por la aliaj -u tabelvortoj: iu, ĉiu, ktp.) Sok Na Men Sui Lui 22:33, 6. Dec 2006 (UTC)

Dominik kaj Sok Na Men Sui Lui, multe dankojn! Mi ne scias kiel mi ne lernis ĝin antaŭe... Ĉio estas klare nun pri la vortoj kun -iu kaj -io. --BACbKA 17:27, 7. Dec 2006 (UTC)

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la manieron aranĝi la kolorojn en la tabelo de la ĉapitro "Linioj". Tamen ekde la linio pri "East London Line" mankas fakte du tabelaj kolumnoj. Kiu povus aldoni ilin? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:22, 6 maj. 2022 (UTC)[Respondi]